Umerkot

From Wikipedia, the free encyclopedia

Umerkot
Remove ads

Umerkot (urdue عُمَركوٹ, sinde عمرڪوٽ) estas urbego en provinco Sindo (Pakistano), kie ĝi estas sidejo de la samnoma kantono. Onidire la urbego prenis sian nomon de la loka reganto Amar, kiu konstruis la fortikaĵon.

Thumb
Bazaroj en Umerkot
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Demografio ...
Remove ads

Bazaj informoj

Geografio

Umerkot situas sur ebenaĵo en sudorienta Pakistano ĉe renkontiĝo de ebenaĵo kaj dezerto. Hajderabado (Pakistano) troviĝas 138, Sukur 275, Karaĉio 283, Multano 563, Kveta 602, Fajsalabado 748, Lahoro 823, Rawalpindi 969, Peŝavaro 976, Islamabado 982 kilometrojn (aere) .

Historio kaj populacio

En tiu loko fortikaĵo estis konstruita en la 11-a jarcento. Baldaŭ diversaj raĝoj regis tie. La historia loknomo estis Amarkot, sed tio ŝanĝiĝis al Umerkot. Umer estis populara figuro en la literaturo. Inter 1843-1947 la teritorio apartenis al la Brita Imperio, poste la disfalo faris Umerkoton lasta urbo de Pakistano antaŭ la dezerto.

Thumb
Fortikaĵo de Umerkot
Loĝantaro
1972198119982017
8 38113 74235 559134 052

Ekonomio

En tiu loko finiĝas la jam sola irigacia kanalo, la kultivado etendiĝas en la okcidenta parto.

Eduko

En Umerkot politeknika kolegio, mez- kaj bazlernejoj funkcias.

Thumb
Mapo pri vojoj de Pakistano, kie estas videbla Tando Adam

Trafiko

Umerkot havas trairan ĉefvojon el Mirpur Ĥas. La fervojo preteriras 12 km.

Klimato

Umerkot situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen, tial estas varmo en la plena jaro. Tamen estas ventoj, kiuj moderigas la varman klimaton. De aprilo ĝis fino de junio (antaŭ la komenco de musono) estas la plej varma en la jaro eĉ kun 41 °C. En tiu periodo ofte estas sabloŝtormoj. La vintroj estas varmetaj kun 25 °C, nokte iom sub 10 °C. La pluvoj dum musono ne sufiĉas por la agrikulturo.

Remove ads

Vidindaĵoj

  • praa templo Ŝiv Mandir
  • naskiĝloko de Akbar
  • bazaroj
Bildoj pri Umerkot
Thumb
Fortikaĵo
Thumb
Pordo de la fortikaĵo
Thumb
Muzeo
Thumb
Naskiĝloko de Akbar

Famuloj

Umerkot estas naskiĝloko de mogola imperiestro Ĝalaluddin Muhammad Akbar en 1542.

Fontoj

  • WikiTrans
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads