Artisto por Paco de Unesko

From Wikipedia, the free encyclopedia

Artisto por Paco de Unesko
Remove ads

Artisto por Paco de UNESKO estas honora titolo, kiun la Unuiĝintaj Nacioj por Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo (Unesko) donas al homoj kun kreivaj profesioj (artistoj, aktoroj, muzikistoj, ktp.) kies profesia agado grave kontribuas al la plifortigo de kulturaj kaj kreaj ligoj inter popoloj kaj ŝtatoj en la mondo. La oficiala dokumento diras, ke la titolo "Artisto por Paco" estas donita "pro ies kontribuo atentigi la publikon pri la problemoj de paco, justeco, toleremo, pri la situacio de infanoj en malfacilaj situacioj, pri la batalo kontraŭ analfabeteco kaj konservado de la medio." La titolo estis kreita en 1995 kaj samjare la unuaj artistoj ricevis la titolon de Artisto por Paco.

Thumb

Ĉi tiu titolo povas esti donita kaj al individuoj kaj al ĉiuj kreivaj teamoj kiel ekzemple la orkestro de handikapitoj el Germanio Brenz Band (de) (dum 2005-2006) pro ties engaĝiĝo kreskigi publikan konscion pri muziko kiel forto por dialogo inter popoloj, kulturoj kaj komunumoj.

Remove ads

Premiitoj (elekto)

Inter tiuj premiitaj de ĉi tiu titolo estis:

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads