Unuforma pluredro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Unuforma pluredro estas unuforma hiperpluredro, 3-dimensia pluredro kiu havas regulaj plurlateroj kiel edroj kaj estas vertico-transitiva. Ĉiuj ĝiaj verticoj estas kongruaj, kaj la pluredro havas altan gradon de reflekta kaj turna simetrio.

Unuformaj pluredroj povas esti regula, kvazaŭreguladuonregula. La edroj kaj verticoj ne nepre esta konveksaj, inter unuformaj pluredroj estas ankaŭ stelaj pluredroj.

Malinkluzivante la malfiniajn arojn estas 75 unuformaj pluredroj (aŭ 76 se al lateroj estas permesite koincidi).

La kategorioj inkluzivas:

Ili povas ankaŭ esti grupita per ilia geometria simetria grupo, kio estas farita pli sube.

Remove ads

Historio

  • La platonaj solidoj estas konataj ekde la klasikaj grekoj kaj estis studitaj de Platono, Theaetetus kaj Eŭklido.
  • Keplero (1571-1630) estis la unua kiu publikigis la plenan liston de arĥimedaj solidoj post kiam la originala laboro de Arkimedo estis perdita.
  • Keplero (1619) esploris du de la regulajn pluredroj de Keplero-Poinsot kaj Louita Poinsot (1809) esplorita la aliajn du.
  • De la ceteraj 37 estis trovitaj de Badoureau (1881). Edmund Hess (1878) esploris 2 pliajn kaj Pitsch (1881) sendepende esploris 18-n, el ili ne ĉiuj antaŭe esplorita.
  • Harold Scott MacDonald Coxeter esploris la ceterajn dek du en kunlaboro kun J.C.P. Miller (1930-1932) sed ne publikigis la laboron. M.S. kaj H.C. Longuet-Higgins sendepende esploris 11-n el ĉi tiuj.
  • En 1954 H.S.M. Coxeter, M.S. Longuet-Higgins, J.C.P. Miller publikigis la liston de unuformaj pluredroj.
  • En 1970 S. P. Sopov pruvis ilia konjekton ke la listo estis plena.
  • En 1974, Magnus Wenninger publikigis lian libron, Pluredraj modeloj, kiu estas la unua publikigita listo de ĉiuj 75 neprismaj unuformaj pluredroj, kun multaj antaŭe nepublikigitaj nomoj donitaj al ili de Norman Johnson.
  • En 1975, John Skilling sendepende pruvis la plenecon, kaj montris ke se la difino de unuforma pluredro estas malstreĉiĝita al permesi al randoj koincidi tiam estas nur unu superflua ebleco.
  • En 1993, Zvi Har'El produktis plenan komputilan konstruadon de la unuformaj pluredroj kaj dualaj tra ilia kalejdoskopa konstrua programo nomata kiel Kaleido, kaj resumis en papero Unuforma solvaĵo por unuformaj pluredroj., donante al ili numerojn 1-80.
  • Ankaŭ en 1993, R. Mäder aplikis solvaĵon de ĉi tiu Kaleido al Mathematica kun malmulte malsama indeksanta sistemo.

Indeksado

Estas kvar gravaj publikaĵoj indeksantaj la pluredrojn. Por distingi ilin, al la indeksoj estas aldonataj malsamaj literoj, C por la Coxeter 1954, W por la Wenninger 1974 , K por la Kaleido 1993, kaj U por la 1993 Maeder, kiu estas (mult)amplekse reproduktita aliloke. Nun U estas la plej kutima indeksado de la pluredroj.

  1. [C] 1954: Ĉi tiu papero listigas la unuformaj pluredroj per nombroj 15-92. 15-32 estas por la konveksaj, 33-35 por 3 malfiniaj prismaj aroj, kaj 36-92 por la nekonveksaj.
  2. [W] 1974: nombris ilin 1-119: 1-5 por la platonaj solidoj, 6-18 por la arĥimedaj solidoj, 19-66 por steligitaj formoj inkluzivante la 4 regulaj nekonveksaj pluredroj (sed plejparto de la steligitaj pluredroj estas neunuformaj), kaj 67-119 por la nekonveksaj unuformaj pluredroj. (La plenan liston de Wi rigardu en listo de pluredroj de Wenninger)
  3. [K] 1993 Kaleido: La 80 nombroj donitaj estis grupita per simetrio: 1-5 kiel prezentantoj por la malfiniaj familioj de prismaj formoj kun duedra simetrio, 6-9 kun kvaredra simetrio, 10-26 kun Okedra simetrio, 46-80 kun dudekedra simetrio.
  4. [U] 1993 Mathematica: Ĉi tiu listante sekvis la nombradon de Kaleido, sed movis la 5 prismajn formojn al fino de la listo, kaj la neprismaj havas numerojn 1-75.
Remove ads

Konveksaj formoj kaj fundamentaj situoj de verticoj

La konveksaj unuformaj pluredroj povas esti nomitaj per operacioj de konstruo de Wythoff sur la gepatra formo.

Ĉiu de ĉi tiuj konveksaj formoj difinas aron de verticoj kiuj povas esti uzataj ankaŭ por la nekonveksaj formoj, listigitaj en la sekva sekcio.

Pliaj informoj , ...

Difino de operacioj

Pliaj informoj , ...
Remove ads

Nekonveksaj formoj listitaj laŭ geometriaj simetriaj grupoj kaj situoj de verticoj

Ĉiuj unuformaj pluredroj estas listita pli sube laŭ iliaj geometriaj simetriaj grupoj kaj subgrupitaj laŭ iliaj situoj de verticoj.

Regulaj pluredroj estas markitaj per iliaj simboloj de Schläfli. Aliaj neregulaj unuformaj pluredroj estas listitaj kun iliaj verticaj konfiguroj aŭ ilia unuformaj pluredraj indeksoj U(1-80).

Noto: por nekonveksaj formoj pli sube estas aldonita komento neunuforma se la konveksa koverto de la situo de verticoj havas sama topologio kiel unu el unuformaj pluredroj, sed havas neregulajn edrojn. Ekzemple neunuforma laterotranĉita formo povas havi nekvadratajn ortangulojn kiel edroj.

Kvaredra simetrio

Estas 2 konveksaj unuformaj pluredroj, la kvaredro kaj senpintigita kvaredro, kaj unu nekonveksa formo, la kvar-duon-sesedro kiu havi kvaredran simetrion. La kvaredro estas mem duala.

Aldone la okedro, senpintigita okedro, kubokedro, kaj dudekedro havas kvaredran simetrion kaj ankaŭ pli altan simetrion. Ili estas aldonitaj por pleneco pli sube, kvankam iliaj nekonveksaj formoj kun okedra simetrio ne estas inkluzivitaj ĉi tie.

Pliaj informoj Vertica grupo, Konveksa ...

Okedra simetrio

Estas 8 konveksa formoj kaj 10 nekonveksaj formoj kun okedra simetrio.

Pliaj informoj Vertica grupo, Konveksa ...

Dudekedra simetrio

Estas 8 konveksa formoj kaj 46 nekonveksaj formoj kun dudekedra simetrio (aŭ 47 nekonveksa formoj se figuro de Skilling estas inkluzivita). Iu el la nekonveksa riproĉaj formoj havas neunuforman turnecan simetrion, kaj iu estas memspegulsimetriaj.

Pliaj informoj Vertica grupo, Konveksa ...

Duedra simetrio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prisma unuforma pluredro.

Unuformaj pluredroj kun duedra simetrio estadas de jenaj specoj:

Thumb Thumb Thumb Thumb Thumb
Konveksa prismo Konveksa kontraŭprismo Stela prismo Stela kontraŭprismo (kun konveksa vertica figuro) Stela krucigita kontraŭprismo (kun nekonveksa vertica figuro)
U76 U77 U78 U79 U80

Ekzistas malfinie multaj unuformaj pluredroj de ĉiu el la 5 specoj, diferenciĝantaj per kvanto de verticoj aŭ per maniero de konekseco de la steloj.

Remove ads

Figuro de Skilling

Unu plua nekonveksa pluredro estas la granda duriproĉa durombo-dekduedro, ankaŭ sciata kiel figuro de Skilling, kiu estas vertico-unuforma, sed havas parojn de lateroj kiu koincidas en spaco tiel ke kvar edroj kuniĝas je ĉi tiuj lateroj.

Ĝi estas iam sed ne ĉiam enkalkulita kiel unuforma pluredro. Ĝi havas Ih simetrion.

Thumb

Vidu ankaŭ

Referencoj

Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads