Universitato de Ĝenevo

universitato en Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Universitato de Ĝenevo
Remove ads

La Universitato de Ĝenevo fondiĝis en la jaro 1559 de Jean Calvin (Johano Kalvino) sub la nomo Akademio de Ĝenevo kiel teologia kaj humanisma seminario. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo, kaj ankaŭ membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.

Rapidaj faktoj universitato de Ĝenevo Université de GenèveSchola Genevensis, moto ...
Remove ads

Ciferoj

En la jaro 2005 la universitato havis 14 600 studentojn (de ili estis 59% virinoj kaj 38% eksterlandanoj), 750 profesoroj kaj 2500 aliaj dungitoj en instruado kaj esplorado.

Fakultatoj

La Universitato de Ĝenevo konsistas el 8 fakultatoj (natursciencoj, medicino, jurisprudenco, filozofiaj sciencoj, ekonomiaj kaj sociaj sciencoj, psikologio kaj eduksciencoj, protestanta teologio, Fakultato de tradukado kaj interpretado), la Instituto por eŭropo-sciencoj (france Institut Européen de l'Université de Genève, mallongigo IEUG) kaj aŭtonomaj institutoj (arkitekturo kaj aliaj).

Elektitaj studentoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads