Janus Pannonius
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Janus Pannonius, hungare Csezmicei János estis kroata-hungara poeto, episkopo, ambasadoro kaj politikisto en Hungara reĝlando, kiu latine verkis. Lia onklo estis János Vitéz.
Remove ads
Vivo
Li naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1434 en Čazma tiutempe nomata ankaŭ "Csezmice" [ĉezmice]. La junulo frekventis lernejojn en Italio, kie frue iĝis talento. En 1454 li lernis juron en Padovo, poste hejmenvenis en la reĝan korton, ĉar la nova reĝo Matiaso la 1-a kolektis sciencistojn, artistojn kaj similajn. Helpe de sia parenco li akiris gravajn postenojn, fine iĝis episkopo de Pécs, tamen en siaj poemoj li rifuzis la religion. Tuberkulozo atakis lin en 1466. Malsane li aliĝis al komploto kontraŭ Matiaso. En 1471 li retiriĝis al Pécs, poste komencis rifuĝi al Italio, sed dumvoje li mortis la 27-an de marto 1472 en Medvedgrad, en Kroatio.
Oni trovis lian tombon en 1991 en kelo de katedralo de Pécs. Ĉiuj poemoj estas tradukitaj hungaren, kelkaj Esperanten. Kaj la hungaroj, kaj la kroatoj taksas lin alte.
Remove ads
En Esperanto aperis
- en Hungara Antologio, 1983: 8 poemoj
Fontoj
- hungara Vikipedio
- hungarlingva biografio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads