Uvira
urbo en Kongo (Kinŝasa) From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Uvira estas grandurbo kaj diocezo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). La nacia lingvo parolata en la urbo estas la svahila. Uvira estas romkatolika diocezo kaj apartenas al la episkopujo de Bukavu. Ĝi situas en la teritorio Uvira kaj en la provinco Suda Kivuo.
Remove ads
Bazaj informoj
Geografio
Uvira situas inter montoj ĉe la nordokcidenta bordo de la lago Tanganjiko proksime de Burundo en la orienta parto (eĉ rando) de la lando. Bukavu troviĝas 105 (voje 120), Goma 192, Butembo 396, Lubumbashi 937, Kinŝaso 1540, Boma 1805 km.

Historio
Uvira estis la antaŭa provinca ĉefurbo dum la regado de Mobutu Sese Seko, la regiono Sud-Kivuo estis parto de la regiono Kivuo. Post la formado de la provinco Sud-Kivuo, la ĉefurbo de la provinco fariĝis Bukavu .
Trafiko
La haveno nomata Kalundu, ĉe la suda flanko de la urbo, ofertas boatajn konektojn al Kalemie, Kigoma (en Tanzanio) kaj Buĵumburo (ĉefurbo de Burundo (situanta je nur 15 kilometrojn).
Ĉefvojoj kondukas al Bukavu (120 km norden) kaj Buĵhumburo, krome estas malpli grava (kaj bona) vojo suden (Fizi 60 km suden).
Klimato
Uvira situas en subtropika klimato. La temperaturo varias inter 19 kaj 22 °C. Jare pluvas ĉ. 1400 mm. La pluvo kulminas en marto kaj novembro, malkulminas en julio.
La 17-an de aprilo 2020 okazis inundoj pro pluvego. Oni nombras 27 mortintojn. Kelkaj personoj mankas kaj probable troviĝas en la ruinoj de la detruitaj domoj. Oni timas pri sanproblemoj pro la manko je trinkakvo (la firmao, kiu disdonas trinkakvon, estis detruita). [3]
Remove ads
Esperanto en Uvira
La urbeto Uvira estas niĉo de vigla Esperanto-agado : Esperantologiaj semajnoj, seminario pri paco (2005) al kiu partoprenis pli ol 160 personoj[4].
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads