Václav Zouzalík
ĉeĥa vikipediisto kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Václav Zouzalík estas aktiva ĉeĥa esperantisto ekde 2008. Li ofte partoprenas kaj prelegas dum SES kaj KAEST.[1] Ekde 1-a de septembro 2016 li estas prezidanto de Revizia Komisio de ĈEJ.[2] En 2013 li estis staĝanto ĉe E@I ekde julio ĝis oktobro. Li estis ankaŭ volontula helpanto dum UK 2016 en Nitro, Slovakio.
Profesie li estas informadikisto kaj interesiĝas pri libera programado. Li studis informadikon en la Masaryk-Universitato kaj laboras nun en tiu fako. Krome li multe laboras por evolui Vikipedion. Kaj ĉefe pro Vikipedio li eksciis pri Esperanto. Ekzemple li prelegis en podkasto kern.punkto pri Vikidatumoj.[3] Ankaŭ li prelegas dum Vikikonferencoj en Ĉeĥio.[4]
Krom ĉio li estas sufiĉe aktiva en la tokipona komunumo. Li estas la kreinto de tokipona.info – paĝaro por lerni tokiponon, kreita surbaze de papera lernolibro eldonita de E@I.[5] En 2015 kune kun Elena Ĥusanova li organizis unuan tokiponan renkontiĝon EToSo en Brno, Ĉeĥio.[6]
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads