Elena Ĥusanova

rusia esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Elena ĤUSANOVA (ruse Елена Хусанова; naskiĝis en Jekaterinburgo, Rusio) estas rusia esperantisto. Ŝi laboris por E@I kiel volontulo ekde la 22-a de marto 2015 ĝis la 27-a de februaro 2016 en Partizánske. En 2017 ŝi laboris kiel grafikisto por Amikumu.[1]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

La 20-an de februaro 2015 la LKK lanĉis publikan konkurson pri emblemo por UK 2016 en Nitro, Slovakio.[2] Oni anoncis ŝin kiel gajninton la 23-an de majo, kaj ŝia propono estis elektita de ĵurio el inter 48 proponoj alsenditaj de 11 partoprenantoj.[3]

Ekde la 26-a ĝis la 28-a de septembro 2015 okazis tokipona renkontiĝo EToSo (Eŭropa Tokipona Studado, tokipone: kama sona pi toki pona lon ma Elopa) en Brno, Ĉeĥio.[4] Ŝi organizis kaj kreis la ideon kune kun Václav Zouzalík. Ĝin partoprenis 8 homoj de Slovakio, Rusio, Ĉeĥio, Germanio kaj Nederlando. Dum la renkontiĝo okazis Skype-renkontiĝo kun Sonja Lang, ekskurso tra la urbo, prelego kaj lingvaj ludoj.

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads