Vakso

From Wikipedia, the free encyclopedia

Vakso
Remove ads

Vakso estas esteroj de karbonacidoj kun karbonatomoj grandnombraj kaj alkoholo kun unu hidroksilgrupo grandmolekula. Ilia fandopunkto estas malalta, sed ili estas solidaj en ĉambra temperaturo.

Thumb
Brulanta vakskandelo

La plej grava el la bestaj vaksoj estas la abelvakso, fandita el abelĉelaro. Ĝi estas malhelflava, rompiĝema. Post purigo, oni pretigas el ĝi blankan vakson. Ĝi uzatas kiel bazmaterialo por farmaciaj balzamoj, sigelvakso, plankovakso.

Ankaŭ lanolino estas vakso.

Plantaj vaksoj:

  • palmovakso de Ceroxylon andicola
  • karnauba vakso de Copernicia cerifera (uzatas ekz. por blankigo de parafinaj kandeloj; konsistas el cerotinacida miricilestero CH51COOC30H61.

Vakso estiĝas ankaŭ sur la epidermo, ĉefe ĉe la sukaj fruktoj (ekz. pruno, tiel protektante la planton kontraŭ la infektado per bakterioj kaj fungoj.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverbo pri vakso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Mola kiel vakso. 

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads