Velura rozo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Velura rozo
Remove ads

La velura rozo (Rosa sherardii), aŭ ŝerarfa rozo estas plantspecio el la genro Rozo (Rosa) ene de la familio de la Rozacoj (Rosaceae).

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Remove ads

Priskribo

La velurrozo kreskas kiel multe disbranĉita, mallongbranĉa arbusto, kiu atingas kreskoalton de 2 metrojn. La ŝelo de la junaj branĉoj estas prujnkovrata. La pikiloj estas rektaj aŭ kurbaj.

La alterne sidantaj folioj havas petiolojn. la foliplato estas nepare pluma kun malofte tri, plej ofte kvin ĝis sep folietojn. La folispindelo estas pelte hara. La folietoj estas eliptaj ĝis larĝe ovformaj, duoble dentaj, malbrile verdaj kaj ambaŭflanke dense harah kaj je la malsupra surfaco glandaj.

La floroj staras kun en duflanka cumo. La duseksaj floroj havas diametron de 3 ĝis 5 cm. Ili estas radisimetriaj kaj kvinnombraj kun duoblan involukron. La kvin sepaloj estas apenaŭ plumaj, dense glandaj kaj ili restis ĝis la matureco de la frukto. La kvin petalo estas vigle roseaj kun hela mezo. La pistilo estas mallonga kaj libera. La stigmoj estas blankaj kaj lane haraj.

La planto floras de junio ĝis julio.

La maturaj ruĝaj rozfruktoj estas ov- ĝis globformaj, 1,2 ĝis 2 cm dikaj kaj glandaj.

Remove ads

Disvastigo

La velurrozo hejmiĝas en Eŭropo (krom en la Apenina duoninsulo). Ekzistas kreskejoj en Germanio, Svisio, Britio, Irlando, Danio, Svedio, Suomio, Rusio, Polio, Ĉeĥio, Balkanio, Hispanio kaj Francio.[1]

La rozo ŝatas bazajn grundojn. Ĝi kreskas sur sekaj rokdeklivoj, arbarrande, en veprejoj, apud stratoj kaj vojo kaj sur nesablaj dunoj.

Sistematiko

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads