Vignoles

komunumo en la departemento Côte-d'Or de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia

Vignoles
Remove ads

Vignoles estas franca komunumo situa en la departemento Côte-d'Or kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo.

Thumb
Blazono
Rapidaj faktoj Preĝejo de VignolesPreĝejo de Vignoles, Administrado ...
Remove ads

Geografio

Thumb
Limoj de la komunumo

La komunumo enhavas la vilaĝon Vignoles kaj la vilaĝeto Chevignerot.

La kastelo de Vignoles apartenas al la komunumo de Beaune.

En la komunumo estas grava industria zono apud Beaune. Tie estas la sidejo de la burgonja federacio pri defendo de kulturoj.

Loĝantara evoluo
1876196219681975198219901999200620072008201120122013
349268276309411552727735729770864883877
Remove ads

Historio

Oni trovis spurojn de neolitikaj homoj.

Alfred de Vergnette de Lamotte vivis en la kastelo de Vignoles.

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 0 voĉdonon en 2004, kaj 1 voĉdonon (0,42%) en 2009, kaj 1 voĉdonon (0,35%) en 2014.

Vidindaĵoj

La preĝejo estas romanika sed la eksteraĵo estas pli nova. Apud urbo estas ankaŭ nova arboreto.

Kuriozaĵoj

En Parizo estas strateto nomita tiele, tio estas Rue des Vignoles, kie estas sidejaro de diversaj asocioj, sed kiu estis ĉefe administrata dum la dua duono de la 20a jarcento de hispanaj anarkiistoj, kaj tiele ĝi estis (kaj ankoraŭ estas) la sidejo de la francia branĉo de la hispana organizaĵo CNT (ekzilitoj) kaj poste la francia branxco de la internacia AIT, tio estas la franca CNT, kiu poste disiĝis tiele ke unu el la branĉoj plurestis en AIT aŭ ILA, dum tiu kiu sidejis ĉe Vignoles apartiĝis. Tiele en liberecana eŭropa ĵargono Vignoles estas sinonimo de tiu organizaĵo, kiu restis en tiu sidejo.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Bilda galerio

Notoj kaj referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads