Beaune

komunumo en la departemento Côte-d'Or de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia

Beaunemap
Remove ads

Beaune [bon], esperante BonoBaŭno[mankas fonto], estas mezgranda franca komunumo situanta en la departemento Orbordo kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj havas proksimume 23 000 loĝantojn.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Beaune (stacidomo).
Thumb
Rapidaj faktoj komunumo en Francio, Ĝemelurboj ...

La loĝantojn de Beaune oni kutime nomigas Beaunois [bonŭa]. La urbo estas famkonata pro sia hospico, eksa malsanulejo kiu fariĝis muzeo.

Remove ads

Geografio

Thumb
Geografio de Beaune

La urbo troviĝas sur deklivo de la Pariza Baseno. Tra la urbo fluas la rivero Bouzaise, kies akvofonto situas en Beaune mem. Du aliaj riveretoj fontis en Beaune: Aigue kaj Genet.

Klimato

La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 745 mm. La averaĝa ĉiujara sunumado estas 2000 horoj. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 11,5 °C.

Ekonomio

Plej multaj enspezoj venas de la vino kaj la malsanulejo. Decembron 2007, 1 412 entreprenoj pagis 17 940 salajrojn.

Vino

Thumb
Kelo

Beaune estas la aŭtenta ĉefurbo de la burgonjaj vinoj. Ĝi situas meze de Côte-d'Or, kaj estas ĉirkaŭata de pluraj vilaĝoj kies nomoj famiĝas ĉe la vinamatoroj: Pommard, Meursault, Pernand-Vergelesses, Puligny-Montrachet, Savigny-lès-Beaune ...

La surfacampleksoj ĉe Beaune pri produktado estas:

  • ruĝaj: 413 ha : Beaune premier cru 313 ha, Beaune village 81 ha, Côte de Beaune 19 ha
  • blankaj: 41 ha : Beaune premier cru 22 ha, Beaune village 13 ha, Côte de Beaune 6 ha

biodinamikaj metodoj estas kelkfoje uzataj.[1] [2] [3]

Mustardo

Thumb
Mustardejo

Unu mustardejo fabrikas diĵonan mustardon kaj burgonjan mustardon. Diĵona mustardo estas nur recepto (ĝi ne estas fabrikata en Dijon). Burgonja mustardo estas fabrikata kun burgonja Brassica juncea kaj burgonja blanka vino.

Biero

Unu bierfarejo fabrikas bieron nomatan Belenium. Iam bierfarejo fabrikas bieron nomitan La Suprême de Beaune[4].

Remove ads

Demografio

Loĝantara evoluo de la komunumo Beaune
1793 1800 1806 1821 1831 1836 1841 1846 1851
10 114 8 344 9 298 9 947 9 908 10 678 10 585 11 362 10 969
1856 1861 1866 1872 1876 1881 1886 1891 1896
10 453 10 715 10 907 11 176 11 421 12 038 12 146 12 470 13 726
1901 1906 1911 1921 1926 1931 1936 1946 1954
13 887 13 540 13 049 11 661 11 990 11 862 12 161 11 990 13 175
1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2009 2010
15 367 16 874 19 060 20 207 21 289 21 923 21 778 22 516 22 394
Pliaj informoj - ...
(Fontoj: Datumbazo Cassini de la EHESS ĝis 1962[5], datumbazo de la INSEE ekde 1968.)
Remove ads

Historio

Antaŭ 1203

Homoj de neolitiko ĝis Halŝtata ferepoko loĝis ĉefe en la altoj kaj apud fontoj (Bouzaize, Aigue). De neolitiko estis silikoj de Le Grand-Pressigny. Nur dum la Latena Ferepoko, aperis loĝejoj kaj vojoj en la ebenaĵo apud la fontoj dediĉitaj al Belenos, la gaŭla dio de akvo. La nomo Beaune devenas de Belenos. La urbo prosperis dum la romia periodo ĝis ĉirkaŭ 259 kaj la invadoj. Tiam ĉirkaŭ 275, la urbaj muroj konstruiĝis en mallonga areo. Ĉirkaŭ 475 burgundoj, germana popolo (la nomo devenas de Bornholm) okupis pace la urbon. 534, frankoj venkis la burgundojn. En la jaro 731 arabaj militistoj ruinigis ĉirkaŭe la urbon. En la jaro 994 kaj la jaro 1089, la lando suferis teruran epidemion kaŭzitan de Claviceps purpurea. En 1099 teksto de Urbano la 2-a citis preĝejojn Saint-Martin kaj Saint-Pierre. En la jaro 1171 herezuloj nomitaj Cottereaux estis evikciitaj de la urbo. En la jaro 1203, la duko Odo la 3-a donis al la urbo la rajton de komunumo.

1203-1477

La komunumo konstruis remparojn. La tertremo de Bazelo en 1356 okazigis detruojn. La urbo brulegis en 1401. Produktado da vino kaj da drapo rezultigis du riĉecojn. En 1443, Nicolas Rolin starigis la hospitalon. Kiam Karlo la Brava la duko de Burgonjo mortis ĉe Nancio la 5-an de januaro 1477, la urbo iĝis francia.

1477-1789

En 1478, la urbo defendis la rajtecon de Maria, la filino de la duko. Sieĝo de la urbo per Ludoviko la 11-a armeo daŭradis pli ol kvin semajnojn. Poste Ludoviko la 11-a konstruigis kastelon por pririgardi la urbon. 1562-1596 Beaune suferis pro la religiaj militoj. En 1656, Kristina de Svedio vizitis la urbon. En 1658, Anna de Aŭstrio vizitis la urbon kun sia filo Ludoviko la 14-a. En 1754 la rabisto Louis Mandrin kaptis la urbon kaj ĝia urbestro Pierre Gilet[6].

1789 ĝis hodiaŭ

Thumb
Fondet vilao
Thumb
Fera ponto (1985)

En 1793, estis detruita la timpano de la preĝejo Notre Dame. La preĝejo de la Madeleine estis detruita en 1798, la preĝejo Saint Martin estis detruita en 1800, la preĝejo Saint Pierre estis detruita de 1803 ĝis 1805. En 1888 la prezidento Sadi Carnot oficiale vizitis la urbon. En 1893 Camille Fondet ekkonstruis siajn vilaojn. En 1918 usona universitato estas konstruita por la militistoj. La 17-an de junio 1940, post duhora batalo kaj 70 francaj mortintoj, la germania armeo okupaciis Beaune. Ĝi forlasis la urbon la 8-an de septembro 1944. En 1952 la fervojo estis elektrizita. En 1970 la prezidento Georges Pompidou inaŭguris la novan aŭtovojon A6 kaj samtempe li inaŭguris la konstruitan novan malsanulejon. En 1971 la hospico establis la novan malsanulejon. En 1975 nova fervoja stacidomo estis konstruita.

Remove ads

Administrado

Pliaj informoj Periodo, Nomo ...

Religia vivo

Thumb
Eta reĝo de gracio (1643)
Thumb
Islama preĝejo As-Salam (2011). Dekstre la minbaro kaj centre la Mihrabo.

Tie estas sanktejo de Jesuĉjo (Jesu-Infaneto) ekde 1639.

Kvar pastroj kaj tri diakonoj (en 2015) zorgas pri la paroĥo. La paroĥo enhavas 18 komunumojn (32 671 loĝantojn en 2009): Beaune, Corcelles-les-Arts, Merceuil, Tailly, Bligny, Montagny, Levernois, Sainte-Marie-la-Blanche, Combertault, Meursanges, Chevigny-en-Valière, Corgengoux, Corberon, Villy-le-Moutier, Marigny-lès-Reullée, Ruffey, Vignoles kaj Chorey.

Tie estas moskeo ekde 2011.

Remove ads

Vidindaĵoj

Thumb
Interna korto de la gotika malsanulejo Hospicoj de Bono

Lokaj famuloj

Remove ads

Okazoj

Esperanta vivo

Thumb
Bord Profesoro de la liceo en Beaune ĉirkaŭ 1913
Thumb
Klaso de Esperanto kun Ernest Bord 1912

Antaŭ Zamenhof, Moïse Lyoen kreis tie internacian lingvon.

Dum la komenco de la dudeka jarcento en Beaune estis multaj esperantistoj. La Esperanta grupo datiĝis de la 23-an de januaron de 1903. Ĝi havis 140 anojn en majo 1907 kaj 220 anojn en majo 1908,[8]. Pli poste ĝi havis 306 anojn[9]. En 1912 la nombro da anoj preterpasis 400[10]. La rektoro Émile Boirac estis honora membro. La 2-an de majo 1909 okazis en Beaune la dua kongreso de la federacio de la esperantistaj grupoj burgonaj. En la kongreso partoprenis la administrantoj de la UEA, Théophile Rousseau kaj Hector Hodler. Oni trovis en Beaune esperantajn poŝtkartojn (eldonitaj de la vidvino Caucal), turistajn dokumentojn kaj menuojn en restoracioj. Ernest Bord, profesoro de la liceo en Beaune instruis Esperanton ĉe unuagrada knabina lernejo kaj kolegio. Oni instruis ankaŭ esperanton en la vinberkultura lernejo kaj en la liberaj knaba kaj knabina lernejoj. La komunumo eldonis du tekstojn por subteni la instruadon de Esperanto, unue la 20-an de junio 1934 por postuli devigan Esperanton en lernejoj kaj poste la 22-an de novembro 1957 por postuli laŭvolan Esperanton en abiturienteco[11].

La arkivo de la forminta klubo estas hodiaŭ konservita en la Nacia Esperanto-Muzeo de Gray.

Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 18 voĉojn (0,36 %) en 2004, 19 voĉojn (0,38 %) en 2009 kaj 30 voĉojn (0,55 %) en 2014.

Partneraj urboj

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads