Viktor But
rusa trafikigisto de armiloj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Viktor Anatoljeviĉ But (ruse: Виктор Анатольевич Бут), naskiĝis la 13-an de januaro 1967 en Duŝanbeo, Taĝika SSR, Sovetunio)[1] estas rusia aertransportisto, armilkomercisto kaj iama oficiro en la soveta aerarmeo, interpretisto kaj esperantisto. kiun Usono kondamnis al 25 jaroj de malliberejo, sed kiu estis liberigita en kaptitinterŝanĝo en decembro 2022. La interŝanĝo, aranĝita inter Usono kaj Rusio, okazis en la flughaveno de Abu Dhabi. En la okcidenta gazetaro, Viktor But estas nomata la "rusa armilbarono", "mastro de la ĉielo", "baptopatro de la rusa mafio", "sekreta agento de la KGB" kaj "komercisto de morto". Necesis preskaŭ dek jaroj por usonaj oficialuloj por kapti la rusan ŝtatanon, kaj preskaŭ tri pliajn jarojn por kondamni lin. But ne estis rekte akuzita pro armilkontrabandado en Afriko, kie li malobservis UN-armilembargojn kaj militestrojn. Supoze, miloj da civiluloj en Angolo, Burundo, Centr-Afrika Respubliko, Demokratia Respubliko Kongo, Liberio, Sudano, Sieraleono kaj kelkaj aliaj landoj estis vunditaj kaj mortigitaj per armiloj liveritaj de But[2].
Remove ads
Frua vivo
Viktor But studis en la angla speciala lernejo en Duŝanbe ĝis la kvara klaso. Tiam la familio transloĝiĝis al la vilaĝo Leninskij, studis en la mezlernejo n-ro 1, nomita laŭ Aleksandr Puŝkin.
De frua aĝo li montris grandan kapablon en lernado de lingvoj. En la lernejo li plej bone sciis la anglan, en mezlernejo li mem studis la germanan kaj Esperanton. Viktor But estis ankaŭ la sekretario de la junulara organizo Komsomolo de la lernejo[3]. Post la lernejo, Viktor But kandidatiĝis al la Moskva Ŝtata Instituto pri Internaciaj Rilatoj (MGIMO). En 1985 li estis dungita en la armeo, poste li eniris la Militan Instituton de Fremdaj Lingvoj en Moskvo (nun la Milita Universitato de la Ministerio pri Defendo, VUMO, 1987). Li iris al Afriko en 1992, oficiante dum du jaroj en Mozambiko kiel parto de la sovetia aerarmeo kaj kiel armea interpretisto en Angolo.
But transloĝiĝis al Afriko ankaŭ por kune kun sia pli maljuna frato Sergei ekkomerci en aerkarga transportado (i.a. kun Great Lakes Business Company, Compagnie Arienne des Grands Lacs, Bukavu Aviation Transport)[3].
En 1993 li estis sendita al Vicebsko kiel interpretisto al la elita 339-a armea transportaviada regimento, kiu baldaŭ estis dissolvita[4].
Poligloto kaj esperantisto
Viktor But estis ankaŭ esperantisto dum lia junaĝo. Li lernis Esperanton kiam li estis 12-jara[5][6][3]. Li estas poligloto, ĉar krom la taĝika, sia denaska lingvo, li lernis la anglan; germanan, francan, portugalan, persan, darian, zuluan, kosan[4], iujn nociojn de la taja kaj sanskrito[5], de kiuj la plej grandan parton li lernis en la malliberejo. Li estas ankaŭ vegetarano[7].
Remove ads
Armilkomerco
En la postsovetia periodo la armilaro de la sovetia armeo iĝis varo vendebla. Tio inspiris But al eksportado de tiu varo laŭ la principoj de liberaj merkato kaj konkurenco profite al sia familio, kiel faras nombro de ŝtatoj en la mondo[5]. Tiutempe, But kaj liaj partneroj establis komunajn entreprenojn kun lokaj aerĉartaj kompanioj, same kiel transportentreprenojn[2].
En 1995, But fondis la Trans Aviation Network Group en Oostendo, Belgio. La firmao liveris armilojn al la Islama Ŝtato de Afganio, sed tiu rilato finiĝis kiam Daesh tie estis forigita. En 1997 gazetraportoj malkaŝis liajn ombrajn negocojn, instigante belgajn aŭtoritatojn fari esploron.
Tajlando
But estis arestita la 6-an de marto 2008 en la tajlanda ĉefurbo Bangkok, ĉar la usona kontraŭnarkota instanco (DEA) suspektis, ke li volas liveri armilojn en Kolombio al la FARK, konsiderata de la usona registaro kiel terorisma[8][9]. La DEA metis kaptilon por li uzante informantojn pozantajn kiel reprezentantoj de la FARK. Meze de novembro 2010, la tajlandaj aŭtoritatoj faris la finan decidon ekstradicii Viktor Bout al Usono[10].
Usono
But estis kondamnita en Usono al 25-jara enprizonigo en 2012, ĉar tiu konsideras lin internacia kontrabandisto kaj unu el la plej grandaj kontraŭleĝaj liverantoj de armiloj al afrikaj kaj aziaj landoj.
Li mem ne agnoskas sian kulpon. Laŭ pozicio de la defendoflanko, li estis arestita dum nejusta persekuto. La entreprenisto ĉiam asertis, ke li estas nur portanto kaj ne ĉiam scias kio estas en la ŝarĝaj kupeoj de siaj aviadiloj. Li opinias, ke la akuzoj kontraŭ li estas politike motivitaj[11], bazitaj sur la deziro de la Blanka Domo iel pravigi sian malsukcesan politikon pri solvado de konfliktoj en Centra Afriko[3].
La 8-an de decembro 2022 Viktor But revenis al Rusio post kaptita interŝanĝo de kaptitoj. Usono interŝanĝis lin kontraŭ la korbopilkistino Brittney Griner[12] kiu estis arestita en Rusio pro la posedo de haŝiŝa oleo[13][14].
Remove ads
Politika agado
Kvankam laŭ la rusa novaĵagentejo Ria Novosti li ne havus ambicion kandidatiĝi en estontaj balotoj, But tamen aliĝis al la Liberal-demokratia Partio de Rusio (LDPR) fondita komence de la 1990-aj jaroj de la forpasinta Vladimir Ĵirinovskij kaj rebaptita "Politika partio LDPR" (ruse: Политическая партия ЛДПР)[15].
Polemiko
Oficistoj de Usono kaj Unuiĝintaj Nacioj asertis, ke But kontrabandis armilaron al la afrikaj konfliktejoj en Angolo, Kameruno, Cent-Afrika Respubliko, Ekvatora Gvineo, Kenjo, Liberio, Libio, Ruando, D.R. Kongo, Sieraleono, Sud-Afriko, Sudano, Svazilando kaj Ugando.
Laŭ la sendependa esplorinstituto Internacia Paca Informa Servo (IPIS) Victor But volonte koncedis ke liaj aviadiloj estis dungitaj por transporti armilaron inter multaj aliaj komercaj varoj al diversaj landoj, sed li asertis ke tio estis laŭleĝe aprobita fare de registaroj kaj neis konscie kontrabandi armilaron. En libro kiun IPIS eldonis la aŭtoroj esploris krom la aktuzojn ankaŭ la faktojn kiuj pruvas la akuzojn. Tiel la Grandaj lagoj en D.R. Kongo estas ekzemplo de polemiko, ĉar laŭ tiu sama Informa Servo (IPIS) liaj flugkompaniaj skipoj ne ricevis ajnan elekton de la ruanda kaj uganda militistaro super kion ili transportis por ili en D.R. Kongon[16]. La resumo de la IPIS-raporto rimarkigas ke porti la ekzekutistojn de transportkompanioj antaŭ tribunalo pro senrespondecaj armiltrafikoj sole havas sencon se ankaŭ politikaj decidantoj devus aperi antaŭ tribunalo[16].
Interesaĵo
Victor But posedus domegon en Kigali, la ĉefurbo de Ruando, same kiel nemoveblaĵon en Ugando kaj vilao en Ŝarjo (UAE)
Remove ads
Filmo
- Dokumenta filmo pri Viktor But, The Notorious Mr. Bout de Market Road Films kaj reĝisorita de Tony Gerber kaj Maxim Pozdorovki, ricevis sian premieron dum la Sundance Film Festival en 2014[17].
- La holivuda filmo Lord of War (2005) estas laŭdire bazita sur akuzoj pri la persona historio kaj agadoj de But[18].
Literaturo
(angla) Merchant of Death. Wiley, Hoboken, New Jersey, 2007, ISBN 978-0-470-04866-5
(angla) The Arms Flyers. Commercial Aviation, Human Rights, and the Business of War and Arms, Peter Danssaert, Sergio Finardi, Julio 2011, komuna IPIS/Transarms publikaĵo (komplete libere legebla rete Arkivigite je 2022-12-11 per la retarkivo Wayback Machine)
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads