Volo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Volo estas kapablo rilate al deziro, intenco, decido aŭ bezono pri io aŭ iu. Voli ofte implicas intencon fari ion por realigi la deziratan. Al kelkaj skoloj, volo estas la ĉeffaktoro de la mensa vivo.
Volo devenas de pensado kaj tradukiĝas per agoj. Volo sen eblo de agado estas simpla deziro kaj agado per instinkto ne estas vola.
Rousseau

Jean-Jacques Rousseau aldonis novan specon de volo al la konceptaro de politika filozofio, kiun li nomis la ĝenerala volo (volonté générale). Li formulis ĝin en Emile, aŭ Pri la Eduko, sed precipe en Pri la socia kontrakto, surbaze de la teorio de Hobbes pri socia kontrakto. Rousseau difinis la ĝeneralan volon kiel la komunan volon de tuta civitanaro, de tiel nomata "suverena popolo", kaj li konsideris ĝin la fundamenta legitimo de la ŝtato aŭ de ia ajn politika povo.[1][2]
La ĝenerala volo signifas tion, kion ĉiu civitano devus voli por la bono de ĉiuj, ne por sia propra aŭ partikulara intereso.[1] Oni devas rimarki ke la ĝenerala volo tiel estas malsama de la "majoritata volo", kiu laŭ Rousseau estas nenio pli ol "sumo de partikularaj voloj". La ĝenerala volo estas "la sumo de la diferencoj" de tiu sumo, tio kio restas post kiam oni subtrahas la malsamajn partikularajn volojn, kiuj detruas unu la alian.[3] En la civito de Rousseu, la civitanoj konservas aŭtonomon pensi kaj agi por si mem, sed samtempe pensas por la bono de la tuta komunumo.[1][4]
Liberismaj pensantoj malkonsentis kun la ideoj de Rousseau, asertante ke individua volo devas superi la kolektivan.[5] G.W.F Hegel kritikis la kontrauecon inter la ĝenerala volo kaj la subjektiva partikulareco de individuo.[6] Se oni konsentas al la ĝenerala volo, oni perdas la individuecon, devante konsenti al aferoj por la bono de la tuta popolo, sed paradokse, kiam la ĝenerala volo efikas, ĝi perdas senpartiecon, ĉar ĝi konformas nur al unu agmaniero, nome tiu al kiu la popolo konsentas.[7]
Remove ads
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri volo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[8]:
„ Birdo petolas, kiom ĝi volas. ” „ Ju pli frue, des pli certe, -- ju pli volonte, des pli lerte. ” „ Kiom da koroj, tiom da voloj. ”
En Esperanto aperis
- De abrakadabra al zigurato 28 babiladoj pri vortoj de Sten Johansson (Graŭ) - elŝutebla
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads