Vrbov

From Wikipedia, the free encyclopedia

Vrbovmap
Remove ads

Vrbov, hungare Ménhárd, germane Menhardsdorf estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
Remove ads

Situo

Vrbov situas en valo de rojo Vrbov.

Thumb
Terma baniĝejo kun tutjara trafiko

Historio

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko. Ŝajnas, antaŭ la tatara invado loĝis tie slavoj, kiuj okupiĝis pri ferogisado. En la 12-a jarcento alvenis germanoj. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1251 en formo Werbew, el 1268 en formo villa Menardi. En 1271 ĝi ricevis rangon libera urbo. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. La 16 hipotekitaj urboj hungare, poste slovake (la nuntempaj slovakaj loknomoj jam ne ĉiuj estas urboj):

DurándFelkaGnézdaIgló
LeibicÓlublóMateócMénhárd
NagyőrPodolinPoprádRuszkin
SzepesbélaSzepesolasziSzepesszombatSzepesváralja
TvarožnáVeľkáHniezdneSpišská Nová Ves
ĽubicaStará ĽubovňaMatejovceVrbov
StrážkyPodolínecPopradRuskinovce
Spišská BeláSpišské VlachySpišská SobotaSpišské Podhradie

En 1556 kaj en 1580 incendioj okazis. Luterana preĝejo konstruiĝis en 1694 kaj la pli nova en 1784. La loĝantoj okupiĝis pri agrikulturo (precipe aveno) kaj bestbredado, krome estis famaj peltistoj. Iam hospitalo konstruiĝis. En 1910 en la urbo loĝis 803 da homoj, precipe germanoj, sed ankaŭ slovakoj. Ĝis Traktato de Trianon la urbeto apartenis al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Késmárk, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1946 la germanoj estis deportitaj.

Remove ads

Vidindaĵoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads