WGL4

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

WGL4 (voĉlegu vu-go-lo-kvar, de la angla Windows Glyph List 4, t.e. «Vindoza Signobilda[1] Listo Kvara») estas praktike la plej grava el tiel nomataj «tuteŭropaj» signaroj, entenanta 646 unikodajn signojn, sufiĉajn por la naciaj skriboj de la modernaj lingvoj Eŭropaj (kaj Amerikaj). La signaron WGL4 entenas ĉiuj gravaj modernaj tiparoj, sekve oni rajtas kalkuli, ke ekz-e retpaĝon entenantan nur ties signojn (do, interalie ĉi tiun retpaĝon — krom eble la signoj U+F001 kaj U+F002 el la «privata zono») ĝuste prezentos ĉia moderna foliumilo. Tiusence ne maleblas diri, ke WGL4 estas «la Askio de la 21ª jarcento».

Remove ads

La provizo da signoj

WGL4 entenas, interalie, ĉiujn signojn el

  • ISO 8859-1, aŭ Latina-1ª — por la lingvoj okcident-eŭropaj
  • ISO 8859-2, aŭ Latina-2ª — por la latinalfabetaj lingvoj orient-eŭropaj
  • ISO 8859-3, aŭ Latina-3ª — por la latinalfabetaj lingvoj sud-eŭropaj kaj Esperanto
  • ISO 8859-5 — por la lingvoj uzantaj alfabetojn Cirilajn

Do, WGL4 kovras Esperanton kaj ĉiujn ties fontajn lingvojn (francan, anglan, germanan, rusan, polan) — kvankam en ilia formo moderna (ekz-e mankas kelkaj arkaikaj literoj ne plu uzataj el la alfabeto rusa kaj la gotikaj ligaturoj germanaj). WGL4 ne konas la ŝemidajn skribojn dedekstrajn (la araban, la hebrean). Ĝi malhavas signojn de la Internacia Fonetika Alfabeto.

Remove ads

La tabelo

Pliaj informoj U+, A ...
Klarigo pri la fonkoloroj
  •  ne uzata
  •  ne deviga
  •  por privata uzo
  •  aldonita en OpenType Specification v1.5
  • Remove ads

    Referencoj

    Loading related searches...

    Wikiwand - on

    Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

    Remove ads