Weinstadt

komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Weinstadt
Remove ads

Weinstadt - prononco [VAJNŝtat], signifo "vina urbo" - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rems-Murr kaj en la distriktaro Stutgarto de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la urbo havis 27088 loĝantojn. La landa ĉefurbo Stutgarto situas proksimume 15 kilometrojn okcidente.

Rapidaj faktoj urba komunumo de Germanio • vina loko • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo, Ĝemelurboj ...

La urba komunumo konsistas el la historie sendependaj loĝlokoj Beutelsbach [BOJtelsbaĥ] (iom pli ol 8 000 loĝantoj) kun vilaĝeto Benzach, Endersbach [ENdasbaĥ] (iom pli ol 7 000 loĝantoj), Großheppach [grosHEPaĥ] (iom pli ol 4 000 loĝantoj) kun vilaĝeto Gundelsbach, Schnait [ŜNAJT] (iom pli ol 3 000 loĝantoj) kun vilaĝeto Baach, kaj Strümpfelbach [ŜTRYMpfelbaĥ] (iom pli ol 2 000 loĝantoj), kaj havas urbajn rajtojn ekde 1976.

Remove ads

Historiaj konstruaĵoj

Thumb
la historia preĝejo en Beutelsbach

La plej grava konstruaĵo kaj simbolo de la urbo estas la historia kristana preĝejo Stiftskirche en la loĝloko Beutelsbach, la antaŭa tomboloko de la nobela dinastio Virtembergo. La nuna preĝejo estis konstruita ĉirkaŭ 1522, sed la kerno estas pli malnova.

La paroĥa kirko de la loĝloko Endersbach estas malfru-gotika iama fortika kristana preĝejo kies navo estis konstruita en 1468. La ĥorejo kaj sakristio datiĝas de 1491, la turo estis konstruita en 1769. Ekde la jaro 1730 la navo estas barokstila.

La kristana preĝejo de la loĝloko Schnait estas pli lastatempa. Ĝi estis konstruita nur en 1748 kiel tielnomita "galeria halo". En la loĝloko ankaŭ videblas la tri kasteloj de la nobela gento Gaisberg, kiuj estis konstruitaj inter 1500 kaj 1600.

Thumb
la kastelo Großheppach

La paroĥa kirko de la loĝloko Strümpfelbach estas malfru-gotika ĥoreja turo, kiu estis vastigita en 1784. Krome, la loĝloko ofertas multajn trabfakajn domojn - aparte belan fasadon havas la historia urbodomo.

En la loĝloko Großheppach aparte vidindas la kastelo el 1592, kiu ekde la fino de la 19-a jarcento apartenas al la nobela gento Gaisberg. Ĝi apartenis al la inaj prapatroj de tiu familio ekde 1749. Hodiaŭ ĝi estas unu el la malmultaj kasteloj en Baden-Virtembergo kiuj daŭre estas private posedataj.

Remove ads

Kulturo

Pri la kvar muzeoj de la urbo vidu prezenteton en la fotaro sube, same pri la vojo de skulptaĵoj de la skulptisto Fritz Nuss en la vitejoj ĉirkaŭ la loĝloko Strümpfelbach. En ĉiuj kvin loĝlokoj ekzistas festohaloj, en kiuj okazas koncertoj, teatraĵoj kaj aliaj kulturaj eventoj. Ĉi-urbe naskiĝis la komponisto Friedrich Silcher, por kiu oni enstalis naskiĝdome muzeon.

Eksteraj ligiloj

Thumb
vojo de skulptaĵoj: "virkapro"
Thumb
la vojo de skulptaĵoj en vitejo: statuo "manstaro"
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads