Distrikto Rems-Murr

distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Rems-Murr
Remove ads

La distrikto Rems-Murr - germane Rems-Murr-Kreis - situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Waiblingen. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj de la samnoma regiona ligo Stutgarto. La distrikto ekestis dum la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento el la antaŭaj distriktoj Backnang kaj Waiblingen; ĝia nomo aludas al la riveretoj Rems kaj Murr, kiuj ambaŭ estas dekstraj alfluoj al la rivero Neckar.

Pliaj informoj Blazono, Mapo ...

La distrikto havas areon de 858 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 432397 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Heilbronn kaj Schwäbisch Hall norde, Ostalb oriente, Göppingen kaj Esslingen sude kaj la distrikto Ludwigsburg plus la eksterdistrikta urbo Stutgarto okcidente.

Remove ads

Administra divido

La distrikto konsistas el 31 komunumoj, el kiuj 8 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Backnang (35.732)
  2. Fellbach (44.164)
  3. Murrhardt (14.344)
  4. Schorndorf (39.182)
  5. Waiblingen (52.952)
  6. Weinstadt (26.282)
  7. Welzheim (11.206)
  8. Winnenden (27.699)

Neurbaj komunumoj:

  1. Alfdorf (7.299)
  2. Allmersbach im Tal (4.836)
  3. Althütte (4.177)
  4. Aspach (8.363)
  5. Auenwald (6.975)
  6. Berglen (6.198)
  7. Burgstetten (3.411)
  8. Großerlach (2.562)
  9. Kaisersbach (2.686)
  10. Kernen (Rems) (15.258)
  11. Kirchberg (Murr) (3.690)
  12. Korb (10.399)
  13. Leutenbach (10.739)
  14. Oppenweiler (4.266)
  15. Plüderhausen (9.596)
  16. Remshalden (13.555)
  17. Rudersberg (11.687)
  18. Schwaikheim (9.367)
  19. Spiegelberg (2.182)
  20. Sulzbach (Murr) (5.389)
  21. Urbach (8.560)
  22. Weissach im Tal (7.185)
  23. Winterbach (7.864)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Remove ads

Partneraj regionoj

La distrikto havas partnerajn rilatojn kun

Bildaro

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads