When Harry Met Sally...

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Kiam Harry renkontis Sally (angle When Harry Met Sally…) estas usona romantika komedia filmo, publikigita en 1989. Ĝi traktas la rilaton de Harry kaj Sally dum dek du jaroj - de ilia unua renkontiĝo, ĝis iliaj du hazardaj renkontiĝoj en la sekvaj jaroj, kaj ĝis la rilato kiu formiĝis inter ili post la tria renkontiĝo.

Rapidaj faktoj filmo, Originala titolo ...
Remove ads

Intriga resumo

Harry (Billy Crystal) kaj Sally (Meg Ryan) renkontis la unuan fojon en 1977, kiam ili ambaŭ diplomiĝis ĉe la Universitato de Ĉikago, kaj bezonis partneron por vojaĝo al Novjorko. Dum la vojaĝo ili evoluigis antagonismon unu kontraŭ la alia. Ili renkontis denove hazarde kvin jarojn poste, en Novjorka flughaveno. Post pliaj ses jaroj, ili denove renkontiĝis, en librovendejo, kaj ekde tiam disvolviĝis inter ili proksima amikeco.

Ilia rilato estis platona por iom da tempo, sed unu nokton Harry kaj Sally seksumas. Hari, en momento de embaraso la sekvan matenon, decidis forgliti rapide, kaj Sally estis furioza. Li provis restarigi ilian rilaton dum iom da tempo. Ĉe la novjara festo ambaŭ sentis sin solecaj sen partneroj, poste troviĝis en la brakoj unu de la alia, kaj decidis fariĝi partneroj. La filmo finiĝas kun la novaĵoj ke Harry kaj Sally geedziĝis.

La filmo estas precipe memorita por sceno en la delikataĵejo de Katz en Nov Jorko, kie la paro kverelas ĉu viro povas koni kiam virino falsas orgasmon. Sally asertas ke ne, kaj por pruvi ĝin ŝi prezentas falsan orgasmon (kiam ŝi estas vestita) al la okuloj de tiuj ĉeestantoj en la restoracio, kaj ĉe la fino daŭre manĝas. Maljuna manĝanto ĉe la apuda tablo (la patrino de direktoro Rob Reiner) turnas sin al la kelnero kaj diras "I'll have what she's having" (Mi mendos tion, kion ŝi mendis) [1].

Remove ads

Akcepto

La filmo estis nomumita al Oskaro por plej bona originala scenaro. Ĝi ankaŭ estis nomumita por kvin Premioj Oraj Globoj : Plej bona Komedio/Muzikalo, Plej bona Direktoro, Plej bona scenaro, kaj Plej bona aktoro kaj Plej bona aktorino en komedio/muzikalo (Billy Crystal kaj Meg Ryan, respektive). Sed ĝi ne venkis en neniu el la kategorioj.

La filmo eniris la liston de Entertainment Weekly de la dek plej bonaj romantikaj komedioj en 2002.

En la taksoj de la Usona Kininstituto ĝi estas en la sesa loko en la listo de romantikaj komedioj (2008), en la 23-a loko en la listo de komedioj kaj en la 25-a loko en la listo de "pasioj" (plej grandaj amrakontoj). La kanto "It Had to Be You" (Tiu devintus esti vi) aperis ĉe numero 60 en la listo de plej bonegaj kantoj kaj la stampilo "I'll have what she's having" ĉe numero 33 en la listo de citaĵoj.

Remove ads

Notoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads