Vigberto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Vigberto aŭ Wigbert (n. ĉ. 670, m. 747) estis sanktulo kaj misiisto en Frisio kaj Germanio.
Li iĝis monaĥo ĉe Abatejo Glastonbury kiu vojaĝis al Frisio kaj Germanio kun Sankta Bonifaco por konverti la paganojn. Post kiam Bonifaco faligis kverkon kultatan de paganoj ĉe Fritzlar, tiu konstruis preĝejon el la ligno de la arbo, kaj poste fondis benediktanan abatejon tie. Li nomumis Vigberton la unua abato, kaj sub Vigberto la abatejo iĝis centro de klereco. Ekde ĉirkaŭ 737 Vigberto estis ankaŭ abato de Ohrdruf, kie li fondis lernejon por misiistoj al Turingio. Inter liaj studentoj estis Lull kaj Sankta Sturmio.
Vigberto estis unue entombigata ĉe Fritzlar, sed poste Lull reentombigis lin en la Abatejo Hersfeld, de kiu li estas la patronsanktulo. Unu amiko lia estis la verkisto kaj abato Lupus Servatus.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
