William Anders
usona astronaŭto (1933-2024) From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
William Anders (naskiĝis la 17-an de oktobro 1933 en Honkongo, mortis la 7-an de junio 2024 en kantono San Juan en Vaŝingtonio) estis usona astronaŭto. Li, plene nomata William Alison Anders, naskiĝis en Honkongo ĉar lia patro tie estis soldato de la usona mararmeo, kaj pasigis siajn infanajn jarojn en Kalifornio. En 1950 li finis la mezlernejon kaj en 1955 ricevis bakalaŭran titolon en la mararmea akademio de Annapolis (Marilando). Li aliĝis al la usona aerarmeo kaj iĝis militpiloto. Ĝis la jaro 1960 li en West Point estis asista profesoro pri termodinamiko kaj fluidomekaniko. Post tio li en armea bazo de Kalifornio reiĝis aerarmea piloto: komence kiel testpiloto de novaj aviadiloj, poste kiel pilota edukisto. En 1962 li enaerarmea instituto pri teknologio en Ohio ricevis magistran titolon de nukleenergia tekniko, kaj poste en armila laboratorio en Nov-Meksiko laboris pri teknikaj eblecoj pri ŝirmado de nukleaj reaktoroj kontraŭ atakoj.
Inter la jaroj 1963 kaj 1969 li estas astronaŭto de la usona institucio NASA. Kadre de tio li estis en la teraj teamoj de la misioj Gemini 11 kaj 12 (1966) kaj estis partoprenanto en la kosma misio Apollo 8 (1968), kiu kiel unua usona teamo sukcesis ĉirkaŭi la lunon en ties orbito kaj sukcese reveni al la tero.

Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads