William Harvey

From Wikipedia, the free encyclopedia

William Harvey
Remove ads

William HARVEY (naskiĝis en Folkestone, en la 1-a de aprilo 1578 - mortis en Hampstead (London), en la 3-a de junio 1657) estis angla kuracisto, anatomiisto kaj kirurgo. Li estis la unua, kiu plene kaj detale priskribis la sangocirkuladon kaj la proprecojn pri la pumpado tra la cerbo kaj la korpo fare de la koro, kvankam la historio de la medicino estis prezentinta kelkajn antaŭulojn pri tiu teorio. Li lernis la latinan en sia naskiĝurbo, Folkestone kaj en 1599 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Padovo kie li konatiĝis kun Hieronymus Fabricius (1537-1619)[1].

Por la samnoma esperantisto, vidu William Harvey.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

Harvey estas konata kiel tiu homo kiu alportis, jes aŭ ne dezirata de li mem, la plej grandan ŝanĝon en la imago kiu ekzistis pri la sangocirkulado. Li estis ankaŭ tiu kiu efektive malkovris ke ekzistas cirkulado. En lia libro exercitatio anatomica de motu cordis et sanguinis in animalibus el 1628 li priskribis kiel li faris ĉi tiun malkovron.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads