Wyatt Earp

nordamerika revolvisto, farmisto, transportisto, bubalĉasisto, marŝalo, hazardludanto, ministo kaj posedanto de drinkejo From Wikipedia, the free encyclopedia

Wyatt Earp
Remove ads

Wyatt Earp, plennome Wyatt Berry Stapp Earp (n. la 19-an de marto 1848 en la urbeto Monmouth, kantono Warren, Ilinojso; m. la 13-an de januaro 1929 en Los-Anĝeleso, Kalifornio, ankaŭ literumita Wyatt Erpe) estis nordamerika revolvisto (pistolisto) kiu ankaŭ laboris kiel farmisto, transportisto, bubalĉasisto, marŝalo (do vojaĝanta policano simila al ŝerifo, kiu protektis plurajn urbetojn) kiu aktivis en diversaj urboj de la okcidento de Usono, hazardludanto, ministo kaj posedanto de drinkejo. Li iĝis konata pro sia implikiĝo en la pafado ĉe la O.K. bovkorto kune kun Doc Holliday kaj liaj du fratoj Morgan kaj Virgil Earp. Wyatt Earp iĝis usona legendo, ne laste per granda nombro da filmoj, biografioj kaj romanoj.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Remove ads

Filmoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads