Zabrze

urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia

Zabrze
Remove ads

Zabrze (1915-1946 Hindenburg) estas urbo en la nuna silezia Provinco de Pollando. Ĝi estas urbo kun rajtoj de distrikto apud la eŭropa ŝoseo 40, kaj estas unu el centroj de la kunurbaĵo de Supra Silezio.

Thumb
Rapidaj faktoj eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego, Ĝemelurboj ...
Thumb
Remove ads

Situo

La urbo troviĝas en la sud-meza parto de Pollando, ĉe la riveroj Kłodnica kaj Bytomka en Suprasilezia Ĉirkaŭejo Industria (GOP). Laŭ statistikaj informoj fine de 2014 estis 177 188 loĝantoj (malkreska tendenco) kaj la surfaco el la komenco de 2010 egalis al 80,40 km².

La urbo najbaras kun la urboj Bytom (Beuthen), Gliwice (Gleiwitz), Ruda Śląska (Ruda) kaj distrikto Gliwice, distrikto Tarnowskie Góry (Tarnowitz).

Remove ads

Konindaj personoj

  • Jerzy Buzek ekde 2013 honora civitano de urbo Zabrze, li estis pola ĉefministro kaj prezidanto de la Eǔropa Parlamento.
  • Krystian Zimerman (li naskiĝis en la 1956 j. en urbo Zabrze) li estas pola klasika pianisto kaj dirigento.
  • Janosch (li naskiĝis 1931 en Hindenburg/Zabrze, kelkaj jaroj post II-a mondmilito li kun sia familio elmigris al Okcidenta Germanio), germana ilustristo kaj verkisto de (ĉefe) porinfana literaturo, ekde 2011 honora civitano de urbo Zabrze
Remove ads

Partneraj urboj

Interesaĵoj

24.01.1945: Eniro de Ruĝa Armeo, bruligo de kvartalo Zandke kune kun preĝejo Sankta Spirito, februare komenciĝis deporto de 8700 personoj al gulagoj en Sovetunio. Ekde la 19-a de marto 1945 la urbo estis sub pola komunista administrado.

27.11.1947: Dua soveta okupado de Pollando: en Zabrze estis arestita subkolonelo Łukasz Ciepliński, soldato de la dummilita Asocio de Armita Batalado kaj komandanto de la postmilita Asocio Libero kaj Sendependo, ekzekutita post falsa akuzo kaj 3-jaraj kruelaj torturoj sub kontrolo de NKVD en 1951

Remove ads

Esperanto-movado

Danke al la fervoraj penadoj de d-ro Lazarek en 1910 fondiĝis Esperanto-grupo kun 40 membroj. D-ro Lazarek fariĝis prezidanto de la nova societo, la kunvenoj okazis ĉiumerkrede en la gastejo „Stadler”.

En la tagoj 26-28-a de majo 2018 okazis Kongreso de Polaj esperantistoj.

Thumb
Thumb
Thumb
Thumb
Thumb
Thumb
Thumb
Thumb
panoramo de la industrie dominata urba silueto
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads