Ĉeĥoslovaka-pola disputo je Teŝinio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉeĥoslovaka-pola disputo je Teŝinio estis unu el ĉeĥoslovakaj-polaj limregionaj disputoj kaj ĝi estis gvidita inter tiuj ĉi ŝtatoj ekde la jaro 1918 ĝis la jaro 1958. Ĝi kulminis en la jaroj 1918 ĝis 1920 kaj en la jaro 1938. Kun fina valideco ĝi estis finita nur per ĉeĥoslovaka-pola kontrakto el la jaro 1958.
Post pereo de Aŭstrio-Hungario estiĝis inter la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio kaj Pollando disputo je teritorio de Teŝinio. Post mallonga armea kunpuŝiĝo la 28-an de julio 1920 decidis konferenco de grandambasadoroj en Spa apartigi la disputeblan teritorion inter ambaŭ ŝtatojn. En la jaro 1938 Pollando armee konkeris kaj aneksis la orientan parton de la ĉeĥa parto de Teŝinio. Post la Dua Mondmilito la limoj revenis en la staton antaŭ la pola konkero. La disputo estis finita per fermo de kontrakto pri reciprokaj limoj en la jaro 1958.