Ĉina Radio Internacia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉina Radio Internacia (ĈRI) (ĉine 中国国际广播电台[1], pinyine: zhōng guó guó jì guǎng bō diàn tái[2]) estas internacia publika ensendant-organizaĵo en Popola Respubliko de Ĉinio. Kune kun Ĉina Nacia Radio (ĈNR) kaj Ĉina Centra Televidilo (CCTV), ĝi estas unu el la tri ĉefaj amaskomunikilaj organizaĵoj en la PRĈ. La organizaĵo fondiĝis en 3-a de decembro 1941.[3] La retejo de la elsendanto disponigas novaĵojn kaj aliajn programojn per 57 lingvoj.[4].
Rapidaj faktoj radiostacio • international broadcasting • foreign agent, Komenco ...
Ĉina Radio Internacia | ||
---|---|---|
radiostacio • international broadcasting • foreign agent | ||
Komenco | 1941 vd | |
Geografia situo | 39° 54′ 19″ N, 116° 13′ 38″ O (mapo)39.90527778116.22722222 | |
Lando(j) | Popola Respubliko Ĉinio vd | |
Sidejo | Shijingshan District | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Ĝi elsendis en Esperanto de 1964 ĝis 2021.[5] Pro siaj unuhoraj ĉiutagaj programoj, Ĉina Radio Internacia fariĝis la plej ofte kaj plej longe elsendanta radio en la internacia lingvo.