Ĉornohora
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉornohora polonino, polonino Ĉorna hora aŭ Ĉornohora (ukraine: Чорногора; pole: Czarnohora; hungare: Feketebérc) estas la plej alta montaro de Ukrainio, troviĝanta sudokcidente de Ukrainio, en Transkarpata kaj Ivano-Frankivska provincoj. Geografie ĝi enfalas en montaran sistemon Poloninoj en Ukrainaj Karpatoj. La plej alta monto estas Hoverla (2061 m), kiu estas samtempe la plej alta kaj la plej populara monto de Ukrainio. La ĉefa konstruelemento de la montaro estas fliŝaj sedimentoj. Pluaj signifaj montoj estas montoj Petros kaj Pop Ivan.
Rapidaj faktoj Lando, Provincoj ...
Ĉornohora | |
ĉeĥe: Čornohora, ukraine: Чорногора, pole: Czarnohora, hungare: Feketebérc, angle: Chornohora | |
montaro | |
Ĉornohora | |
Lando | Ukrainio |
---|---|
Provincoj | Transkarpata provinco, Ivano-Frankivska provinco |
Parto de | Poloninoj |
Najbaras kun | 5
- Svidovec - Horhany - Pokutsko-Bukovinaj Karpatoj - Hrynjavy - Maramureŝa montaro |
Riveroj | Pruto, Tiso |
Koordinatoj | 48° 09′ 37″ N 24° 30′ 01″ O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- situo | Hoverla |
- alteco | 2 061 m s. m. |
Geologia konsisto | fliŝo, skisto |
Situo de Hoverla enkadre de Ukrainio
| |
Ĉornohora enkadre de Orientaj Karpatoj, markita ruĝe
| |
Vikimedia Komunejo: Chornohora range | |
Portalo pri Geografio | |
Noto: Plej alta montaro de Ukrainio | |
Fermi