Transkarpata provinco

provinco (область, oblast') de Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia

Transkarpata provinco
Remove ads

La Transkarpata provinco (ukraine Закарпатська область) estas la plej okcidenta provinco de Ukrainio.

Thumb
Rapidaj faktoj Lando, Historiaj regionoj ...
Remove ads

Historio

En 895 la hungaraj gentoj trairis la Karpatojn kaj okupis la Karpatan basenon kaj tie setlis. Tiu regiono ne havanta apartan nocion apartenis al Supra Hungarujo. Ekde 1397 are alvenis rutenoj. Post la mezepoko Hungario dispartiĝis. La nocio aperis tiutempe en latina nomo Partium [parcium] (= partoj), ĉar pro interkonsento 4 reĝaj departementoj Ung, Bereg, Ugocsa kaj Máramaros aldoniĝis al Transilvanio, poste al Habsburgoj. Dum la jaroj 1919 ĝis 1938 ĝi apartenis per decido laŭ la Traktato de Sèvres al Ĉeĥoslovakio, poste al Hungario, depost la 2-a mondmilito al Sovetunio, fine al Ukrainio. En 1919 tiu landparto situis proksimume inter kaj Tiso. En 1945 la Ruĝa Armeo deportis 40 000 hungarojn, el ili mortis 25 000. Tiam kun 30 vilaĝoj Transkarpata provinco pligrandiĝis ĉe valo de Uĵ.

La teritorio limas okcidente kun Slovakio, sude kun Hungario kaj Rumanio kaj norde kun la Lviva kaj Ivano-Frankivska provincoj de Ukrainio (pli detale konstateblas ke la teritorio havas komunan limon kun Lviva provinco, Ivano-Frankivska provinco, Regiono Prešov, regiono Košice, Szabolcs-Szatmár-Bereg, distrikto Maramureș kaj distrikto Satu Mare). Sude estas la Karpata baseno, norde la montaro Karpatoj. La plej signifa rivero estas Tiso ĉe limoj kun Hungario. La plaj parolata lingvo en la regiono estas la ukraina. Krome oni parolas ĉi tie ankaŭ la hungaran, la rumanan kaj la rusan, sed loĝantoj ne estas rusoj, sed rutenoj. Ilia eklezio estas ortodoksa. La regiono estas proporcie turisme alloga klopodante altiri pli da turistoj pro evoluo de infrastrukturo. En politiko aperas senĉese pli fortaj postuloj de aŭtonomio.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads