Ĥambat aŭ Khambhat, en Guĝarata: ખંભાત, (en Hindia: खंभात), konata ankaŭ kiel dum la brita periodo Cambay estas urbo kaj ĉirkaŭa urba aglomeraĵo en Ĥambat Taluka, distrikto Anand en la baratasubŝtatoGuĝarato.[1] Ĝi estis grava komerca centro, kvankam ties haveno estis laŭgrade maluzigeblita pro sedimentoj, kaj la mara komerco moviĝis aliloke. Ĥambato kuŝas sur aluvia ebenaĵo ĉe la norda fino de la Golfo de Ĥambato, notinda pro la granda altiĝo kaj falo de ĝia tajdo, kiu povas varii tiom multe kiom ĝis tridek futojn en la proksimeco de Ĥambato. La urbo estas konata pro produktoj kiaj halvasan, sutarfeni kaj kajtoj (patang). Kaj kvankam ĝi estas parto de la fontoj de nafto kaj gaso, ĝi ne estas tiom disvolvigita kompare kun aliaj proksimaj urboj. Ĝi havis en 2001 totalon de 93,194 loĝantoj.