Ĥanta lingvo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĥanta lingvo (pli frue ankaŭ nomata ostjaka) estas la lingvo aŭ grupo de lingvoj parolata de ĥantoj, ĉefe en Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra en Rusio. La lingvon parolis en 1994 ĉirkaŭ 12 000 homoj (necerta informo).
Rapidaj faktoj lingvo • moderna lingvo, Ob-ugra lingvaro ...
Ĥanta lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Ob-ugra lingvaro | |
Parolantoj | 9 230 |
Skribo | Khanty alphabet, cirila alfabeto |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | kca |
Glottolog | khan1279 |
Angla nomo | Khanty |
Franca nomo | khanty |
Fermi
La ĥanta apartenas al la ugra branĉo de la finn-ugraj lingvoj en la Urala lingvofamilio. La plej proksimaj parencaj lingvoj de la ĥanta estas la mansa kaj la hungara lingvoj. La ĥanta kaj mansa formas la grupon Ob-ugraj lingvoj, nomitan laŭ la rivero Obo.
La ĥanta alfabeto havas specifajn literojn kiel Ӛ.