Ĥitino
polimero / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥitino aŭ kitino estas polimero de glukozamino, tre kontraŭstara al acidoj kaj alkaloj, konsistiganta grandparte la malmolan korpotegaĵon de artikuloj kaj aliaj animaloj. Ĝi estas ankaŭ la ĉefa komponento de ĉelmuro de fungoj kaj la ekzoskeleto de insektoj.
Ĥitino estas polisaĥarido, kiu konsistas el acetilglukozaminoj (pli precize: N-acetil-D-gluguz-2-amino). La acetilglukozamino estas ligita per β-1,4 ligo - tiu estas la sama ligotipo kiu ĉe la glukozoj en celulozo.
La ĥitino respondecas ĉe insektoj pri moleco kaj elasteco de ekzoskeleto. La kutiklo duriĝas nur per aldono de sklerotino.