cover image

Glukozo

grupo de izomeroj / From Wikipedia, the free encyclopedia

Glukozo (aŭ glikozo) estas simpla monosakarida sukero, unu el la plej gravaj karbonhidratoj kaj estas uzata en la plantoj kaj bestoj kiel energifonto. La glukozo estas unu el la ĉefaj produktoj de la fotosintezo kaj bazmaterialo por la spirado. Ĝia natura formo (D-glukozo) estas nomita (ĉefe en la nutroindustrio) dekstrozo.

Glucose_Haworth.png
Glukozo
Table info: ...
Glukozo
Alpha-D-glucopyranose-2D-skeletal.png
Seĝoforma strukturo de la Glukozo
Alpha-D-Glucopyranose.svg
Haworth projekcio de la Glukozo
Beta-D-glucose-3D-vdW.png
Tridimensia strukturo de la Glukozo
D-glucose-chain-2D-Fischer.png
Fischer projekcio de la Glukozo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Dekstrozo
  • Vinbera sukero
Kemia formulo
C6H12O6
CAS-numero-kodo50-99-7
ChemSpider kodo5589
PubChem-kodo5793
Merck Index14,4459
Fizikaj proprecoj
Aspektoblanka pulvoro
Molmaso180,063388 g·mol-1
Denseco1.54 g cm−3
Fandpunkto146 °C
Bolpunktomalkomponiĝas
Mortiga dozo (LD50)
  • 25,8 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
RiskoR21 R36/37/38 R46 R62 R63
SekurecoS25 S26 S24/25 S53
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Signalvortone disponebla
GHS Damaĝo-piktogramo
GHS-pictogram-silhouette.svg
GHS Deklaroj pri damaĝojne disponebla
GHS Deklaroj pri antaŭgardojne disponebla
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj
kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Close

Glukozo (kun kruda formulo C6H12O6) estas heksozo – monosakarido, konsistanta el ses karbonatomoj. Glukozo estas aldehido (ĝi enhavas -CHO grupon). Kvin karbonatomoj kaj unu hidrogenatomo formas la t.n. "piranozan ringon", la plej stabilan formon de la seskarbonaj aldozoj. Ĉiu karbonatomo de la ringo estas ligita al hidroksilo kaj hidrogeno, escepte de la kvina karbonatomo, kiu ligiĝas al la sesa karbonatomo, kiu esterringe formas la CH2OH grupon. La ringa strukturo restas en ekvilibro kun la neringa formo, kiu havas 0,0026% ĉe pH 7.

La glukozo havas du enantiomerojn (spegulizomerojn) nome -- D-glukozon kaj L-glukozon, sed en la naturo troviĝas nur la D-izomero. La ringa strukturo povas formi du tipojn: α (alfa) glukozo kaj β (beta) glukozo. Ili diferenciĝas en la oriento de la karboksila grupo ligita al karbonatomo de la ringa strukturo. La alfa-formo havas la hidroksilan grupon sub la hidrogeno (kiam la molekulo estas tradicie desegnita kiel la desegnaĵo supre), ĉe la beta-formo la hidroksila grupo lokiĝas super la hidrogeno.

La du formoj de la glukozo transformiĝas en akva solvaĵo ĉiam al proporcio 36:64 kiel α:β formoj . Tiu ĉi proceso nomiĝas mutarotaciado.

La glukozo estas oksidita dum la spirado en enzim-katalizigataj reakcioj al karbon-dioksido kaj akvo, donante energion en la formo de ATP (adenozina trifosfato).

La glukozo kaj fruktozo formas la gravan disakaridon: la sakarozon. La amelo, celulozo kaj glikogeno estas glukozaj polimeroj (polisakaridoj).

La vorto glukozo oficialiĝis en 8OA; la pli malnova formo glikozo en 1OA.