From Wikipedia, the free encyclopedia
Őrtilos [Ortiloŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Csurgó. La vilaĝnomo signifas: gardisto-malpermesa.
La vilaĝo situas sur mildaj deklivoj (rande estas monteto 208 m-ojn alta), ĉe triopa kunfluejo de Dravo, Muro (rivero) kaj kanalo nomata Principális de Zala (rivero), laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Gyékényes-Murakeresztúr. La kunfluejo troviĝas 6, Nagykanizsa 24, Letenye 27 km-ojn. Dravo estas landlimo de Kroatio (ekde Őrtilos ĝis Matty, foje pramo funkcias al la kontraŭa Legrad. Ekstera setlejo Szentmihályhegy [sentmihAjhedj] (=Sankta Mikaelomonto) apartenas al la municipo, kiu pli proksime estas al la kunfluejo.
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1406 en formo "Ewr". Dum la kontraŭturkaj bataloj Miklós Zrínyi konstruis fortikaĵon ĉe la kunfluejo, kiu malkonstruiĝis pos 3 jaroj. En 1848 tie komenciĝis la milito, ĉar banuso Jellaŝic tie komencis ataki Hungarion. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, gastejo, poŝto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.