Ŝackaj lagoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La naturprotekta areo Ŝackaj lagoj (ukraine Шацькі озера, Ŝatski ozera) situas en la nordokcidento de Ukrainio, en la Volina provinco. La areo en ekologia vidpunkto estas la plej pitoreska kaj plej pura parto de Ukrainio. La laga akvo eksterordinare puras kaj kompareblas kun tiu de la lago Bajkalo en Sibirio.
Rapidaj faktoj lagaro, Datenoj ...
Ŝackaj lagoj | ||
---|---|---|
lagaro | ||
Situo | nordokcidenta Ukrainio | |
Landoj de la baseno | Ukrainio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 51° 30′ 0″ N, 23° 50′ 0″ O (mapo)51.523.833333333333 | |
| ||
Fermi
La plej granda lago de la lagaro kaj samtempe la la plej profunda lago de Ukrainio nomiĝas Svitjazjo (ukraine Світязь): la plej profunda punkto de la lago estas 58,4 metrojn sub la akvosurfaco. Averaĝe ĝi profundas 6,3 metrojn. Ĝi larĝas 7,8 oble 4,1 kilometrojn, kaj havas areon de sume ĉirkaŭ 27 kvadrataj kilometroj.
- Kategorio Ŝackaj lagoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri geografio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |