From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝtormo estas forta perturbo de la atmosfero, ordinare akompanata de pluvego aŭ neĝo, kaj foje kunigata de elektraj, optikaj kaj akustikaj aperaĵoj estiĝantaj inter nuboj reciproke aŭ inter nuboj kaj tero. Ŝtormojn ni plu markas laŭ tempo kaj loko de estiĝo, moviĝado, distanco de loko de observado, intenseco de montroaperoj ktp. Ŝtormoj estas ligitaj al kumulonimbuso. Nubo kumulonimbuso havas kelke da pluaj sinonimaj nomoj – kumulonimbuso, ŝtorma nubo kaj pluvnubo.
ŝtormo 2 vento de certa ventforteco (9 Bft, vd. Boforta skalo).
ŝtormo 3 (prasence, popule) tre forta vento, kiu igas irado ekster domoj (tre) malfacile ĝis danĝere, do vento de ĉirkaŭ 8 Bft kaj pli.
Al kumulonimbuso estas ligitaj kelkaj atmosferaj aperaĵoj, tiuj plej mildaj estas pluvo, neĝo, neĝhajloj, fulmaj disŝarĝoj en nubo kaj tondrado. Multe pli grava estas ŝtorma vento, neniigantaj pluvegoj, hajloj, fulmoj inter nubo kaj tero aŭ eĉ tornadoj (tromboj).
La uzo de la vorto ŝtormo kiel faka termino de la nocio 'fulmo, tondro, precipitaĵo k.s.' estas evitinda respektive evitenda. La termino ŝtormo estas longtempe okupita per nocio kun difino 'vento de 9 Bft'; vidu: Boforta skalo; ankaŭ: fulmotondro
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.