Cikloheksilamino
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Cikloheksilamino estas organika komponaĵo apartenanta al klaso de la alifataj aminoj. Ĝi estas senkolora iomete fiŝodora kaj amargusta likvaĵo, kvankam tiel kiel multaj specimenoj de aminoj ĝi povas koloriĝi pro ekzisto da malpuraĵoj.
Cikloheksilamino | |||||
Plata kemia strukturo de la Cikloheksilamino | |||||
Tridimensia strukturo de la Cikloheksilamino | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
| |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 108-91-8 | ||||
ChemSpider kodo | 7677 | ||||
PubChem-kodo | 7965 | ||||
Merck Index | 15,2722 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | senkolora aŭ flaveca likvaĵo kun amina odoro kaj amara gusto[1] | ||||
Molmaso | 99.17 g·mol−1 | ||||
Denseco | 0.8647 g cm−3 | ||||
Fandpunkto | −17.7 °C | ||||
Bolpunkto | 134.5 °C | ||||
Refrakta indico | 1,4565 | ||||
Ekflama temperaturo | 28.6 °C | ||||
Memsparka temperaturo | 293 °C | ||||
Acideco (pKa) | 10.64 | ||||
Solvebleco | Akvo:Tre solvebla en akvo, etanolo, ketonoj, acetonoj kaj esteroj | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 156 mg/kg (buŝe) | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Risko | R10 R21 R22 R23 R24 R25 R34 R36 R37 R38 R41 R62 | ||||
Sekureco | S26 S36 S37 S39 S45 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2] | |||||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H226, H301, H311, H314, H361, H402 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P264, P270, P273, P280, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P313, P361, P363, P370+378, P403+235, P405, P501 | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĝi estas solvebla en akvo kaj en multaj organikaj solvantoj kaj tiel kiel aliaj aminoj ĝi estas malforta bazo sed ĝi estas pli forta ol ĝiaj aromatajhomologoj. Ĝi uzatas kiel peranto en la produktado de multaj organikaj kombinaĵoj interalie la ciklamatoj.
Ĝi ankaŭ uzatas kiel akcelilo por la kaŭĉuka produktado, konstrubloko por farmaciaĵoj, tiaj kiaj analgeziaĵoj, mukolizaĵoj kaj bronkodilatigiloj. Kiel amino, tiel ĝi estas korodo-inhibanto. Kelkaj dolĉigiloj derivas el ĉi-amino, ĉefe la ciklamatoj. La heksazinono, uzata kiel herbicido devenas el la cikloheksilamino.