From Wikipedia, the free encyclopedia
Étienne-Jules MAREY (naskiĝis la 5-an de marto 1830 en Beaune, mortis la 15-an de majo 1904 en Paris) estis franca sciencisto multfaka. En sia trejnado Mara estis kuracisto kaj specialiĝis ĉefe pri fiziologio. Studinte la movon de la vivantaj estaĵoj li estis unu el la fondintoj de biomeĥaniko; lia esplorado influis multajn kampojn, inkluzive de kardiologio, aviado, meĥaniko kaj fiziologio. Tamen, Marey estas plej konata kiel teknika pioniro pro sia inventado de scienca ekipaĵo kaj sciencaj aplikoj de fotarto, filmo kaj animacio, interalie multaj el liaj trovaĵoj utilis al artistoj kiel Marcel Duchamp por ties pentraĵo "Nudaĵo descendanta ŝtuparon". Liaj eksperimentoj kaj teknikoj kiujn li inventis havis grandan influon sur la evoluo de kinematografio. Marey estis membro de la Kolegio de Francio kaj la Franca Akademio de Sciencoj.
Étienne-Jules Marey | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Étienne-Jules Marey | |||||
Naskiĝo | 5-an de marto 1830 en Beaune | ||||
Morto | 15-an de majo 1904 (74-jaraĝa) en Parizo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | inventisto filmreĝisoro fiziologo kuracisto fotisto sciencisto vd | ||||
Laborkampo | Fiziologio, medicino kaj fotografio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La asteroido 3456 Etiennemarey estis nomita en lia honoro.
Li iĝis doktoro en Parizo en 1859. Por siaj studioj sur la movado, li inventis en 1882 la unuan Filmilon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.