Ĉevalo
specio de mamulo; Malsovaĝa besto, subspecio el la ĉevala familio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉevalo (Equus ferus caballus[1][2] aŭ Equus caballus)[3] estas mamulo el la familio Ekvedoj kaj unu el du vivantaj subspecioj de Equus ferus. Ĝi estas membro de la grupo de Neparhufuloj. La ĉevalo evoluis dum ĉirkaŭ la pasintaj 45 al 55 milionoj da jaroj el malgranda multfingra besto al granda, unufingra animalo nuntempa.
Ĉi tiu artikolo temas pri kvarpieda besto. Por ŝakpeco rigardu la paĝon Ĉevalo (ŝako). |
Ĉevalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Equus caballus Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Dombesto | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Homoj uzas ĉevalojn por transporto kaj sporto, por distro kaj ĉevalvetkuro. Homoj komencis aldomigi ĉevalojn antaŭ ĉirkaŭ 4000 jaroj a.K. (unuaj pruvoj pri tio estas el la Botaj-kulturo en norda Kazaĥio), kaj ties aldomigo ŝajne disvastiĝis antaŭ 3000 jaroj a.K. Ĉevaloj de la subspecio caballus estas aldomigitaj, kvankam kelkaj aldomigitaj populacioj vivas en naturo kiel sovaĝiĝintaj ĉevaloj. Tiuj sovaĝiĝintaj populacioj ne estas veraj sovaĝaj ĉevaloj, ĉar tiu termino estas uzata por priskribi ĉevalojn kiuj neniam estis aldomigitaj, kiaj la endanĝerita Prĵevalski-ĉevalo, nome separata subspecio, kaj fakte la nura restanta vera sovaĝa ĉevalo.
La anatomio de ĉevaloj permesas ilin rapidiĝi por fuĝi el eblaj predantoj kaj ili havas bone disvolvigintan senton de ekvilibro kaj fortan fuĝ-luktan reagon. Rilate al tiu neceso fuĝi el predantoj en naturo estas ne kutima trajto: ĉevaloj kapablas dormi kaj stare kaj kuŝe. Ĉevalinoj portas sian idojn dum proksimume 11 monatoj, kaj la ĵus naskitaj ĉevalidoj povas stari kaj kureti tuj post nasko. Plej aldomigitaj ĉevaloj ektrejniĝas kun selo aŭ en jungilaro inter aĝoj de du kaj kvar. Ili atingas maturan plenkreskan disvolviĝon ĉirkaŭ aĝo de kvin, kaj havas averaĝan vivodaŭron de inter 25 kaj 30 jaroj.
Ĉevalrasoj estas iel dividataj en tri kategorioj bazitaj sur ĝenerala karaktero: spirite "varmsangaj" kun rapido kaj rezistemo (Vd pri pursangulo); "malvarmsangaj", kiaj tirĉevaloj kaj kelkaj poneoj, taŭgaj por malrapida, peza laboro; kaj "mezsangaj", disvolvigintaj el kruciĝoj inter varmsangaj kaj malvarmsangaj, ofte fokuse al kreado de rasoj por specifaj rajdaj celoj, partikulare en Eŭropo. Estas pli ol 300 rasoj de ĉevaloj en la mondo nuntempe, disvolvigintaj por multaj diferencaj uzoj.
Stalono estas virĉevalo pli ol kvaraĝa, kiu estas uzata por reprodukti iun rason.
Ĉevaloj kaj homoj interagadas en ampleksa vario de sportaj konkurencoj kaj nekonkurencaj distraj celoj, same kiel por labora agado kia polica laboro, agrikulturo, distrado, kaj terapio. Ĉevaloj estis historie uzataj en militoj, el kio venas ampleksa vario de rajdaj kaj kondukaj teknikoj disvolvigitaj, uzante multajn diferencajn stilojn de rimenoj kaj metodoj de kontrolo. Multaj produktoj estas derivaj el ĉevaloj, kiaj viando, lakto, ledo, haroj, ostoj, kaj kuraciloj produktitaj el urino de gravedaj ĉevalinoj. Homoj havigas al aldomigiaaj ĉevaloj manĝon, akvon kaj ŝirmon, same kiel atenton el specialistoj kiaj bestokuracistoj kaj hufumistoj.