Malsovaĝigo
Alkutimigi bestojn al vivado en kaptiteco por bredado kaj uzado fare de homoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Malsovaĝigi, aldomigi aŭ hejmigi sovaĝajn aŭ naturajn bestojn signifas ilin alkutimigi al vivado en kaptiteco por bredado kaj uzado fare de homoj. Parolante pri malsovaĝigitaj plantoj (iom metafora uzado de "malsovaĝigo") oni parolas pri ĉiuj plantoj, kiujn homoj uzas kaj sisteme plantas por nutrado, furaĝo, medicino aŭ alia uzado.
Malsovaĝigo estas eltenita mult-generacia rilataro laŭ kiu unu grupo de organismoj ricevas gravajn gradon de influo super la reproduktado kaj zorgado de alia grupo por sekurigi pli antaŭvideblan havigon de rimedoj el tiu dua grupo.[1] Charles Darwin agnoskis la malgrandan nombron de trajtoj kiuj faris malsovaĝigitajn speciojn diferencaj el ties naturaj prauloj. Li estis ankaŭ la unua kiu agnoskis la diferencon inter konscia selekta bredado en kiu homooj rekte selektas por atingo de dezirataj trajtoj, kaj nekonscia selekto kie trajtoj evoluas kiel krom-produkto de natura selekto aŭ el selekto al aliaj trajtoj.[2][3][4] Estas genetika diferenco inter malsovaĝigitaj kaj naturaj populacioj. Tia diferenco ekzistas ankaŭ inter la trajtoj, kiuj laŭ esploristoj estis esencaj je la fruaj stadioj de malsovaĝigo, kaj la plibonigaj trajtoj, kiuj estis aperintaj ekde la disiĝo inter naturaj kaj malsovaĝigitaj populacioj.[5][6][7] Malsovaĝigitaj trajtoj estas ĝenerale fiksitaj ene de ĉiuj malsovaĝigitoj kaj estis selektitaj dum la komenca epizodo de malsovaĝigo de tiu animalo aŭ planto, dum plibonigaj trajtoj estas nur en proporcio de malsovaĝigitoj, kvankam ili povus esti fiksitaj en individuaj bredadoj aŭ regionaj populacioj.[8][9][10]
La hundo estis la unua malsovaĝigito,[11][12][13] kaj ili setlis tra Eŭrazio antaŭ la fino de la fina Pleistoceno, longe antaŭ kultivado kaj antaŭ la malsovaĝigo de aliaj animaloj.[14] La arkeologia kaj genetika informaro sugestas, ke longdaŭra dudirekta genfluo inter naturaj kaj malsovaĝigitaj bestoj – inkluzive azenojn, ĉevalojn, nov- kaj malnov-mondajn kameledojn, kaprojn, ŝafojn, kaj porkojn – estis ofta.[9][15] Pro sia gravo por homoj kaj sia valoro kiel modelo de evoluciaj kaj demografiaj ŝanĝoj, malsovaĝigo estis alloginta fakulojn pri arkeologio, paleontologio, antropologio, botaniko, zoologio, genetiko, kaj la mediscienco.[16]