From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝternoj estas marbirdoj de la familio Ŝternedoj, antaŭe konsiderataj subfamilio (Sterninae) de la familio de mevoj, nome Laredoj (van Tuinen et al., 2004). Ili formas ampleksan grupon kun la mevoj kaj tondilbekuloj, kiu siavice estas rilata al rabmevoj kaj aŭkoj.
Ŝterno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Plej granda parto de la ŝternoj estis antaŭe traktitaj kiel apartenantoj al ununura ampleksa genro nome Sterna, kun aliaj etaj genroj, sed analizoj per la sekvaĵo DNA apogis la ideon de disigo de Sterna ĉe kelkaj etaj genroj (vidu suban liston) (del Hoyo et al., 1996; Bridge et al. 2005; Collinson 2006).
Ŝternoj havas tutmondan distribuadon. Multaj ŝternoj kiuj reproduktiĝas en mezvarmaj zonoj estas longdistance migrantoj kaj la Arkta ŝterno probable ĝuas pli da tagolumo ol iu ajn besto ĉar ĝi migras el sia norda reprodukta teritorio al akvoj de Antarkto, por profiti pli longajn tagojn kaj plibonigi siajn manĝeblecojn. Ekzemple ringomarkita ankoraŭ nefluganta junulo de Arkta ŝterno flugis el insuloj Farne de marbordo de Northumberland en orienta Britio somere 1982 kaj atingis Melburnon, Aŭstralio oktobre 1982, marveturado de ĉirkaŭ 22,000 km (14,000 marmejlojn) dum nur tri monatoj post ekflugo, tio estas averaĝo de ĉirkaŭ 240 km tage, kaj unu el la plej plongaj veturadoj pristuditaj ĉe birdoj.
Ili estas ĝenerale mezgrandaj aŭ grandaj birdoj, tipe de griza aŭ blanka plumaro, ofte kun nigraj markoj ĉekape. Ili havas longecajn bekojn kaj retajn piedojn. Ili estas sveltaj kaj pli aerodinamikaj ol mevoj, kiuj estas multe pli fortikaj, kaj ŝajnas elegantaj dumfluge kun siaj longaj vostoj kaj longaj mallarĝaj flugiloj. Ŝternoj de la genro Sterna havas tre forkoformajn vostojn, dum tiuj de la genroj Chlidonias kaj Larosterna ne tre forkoformajn vostojn, dum tiuj de la genroj Anous, Procelsterna, kaj Gygis havas nekutimajn noĉoformajn vostojn kaj la plej longaj vostoplumoj estas nek la mezaj nek la bordaj sed la intermezaj. Grando de ŝternoj estas el la Nana ŝterno, de 42 g kaj 23 cm, ĝis la Kaspia ŝterno, de 630 g kaj 53 cm.
Plej granda parto de ŝternoj ĉasas fiŝojn per plonĝado, ofte post fluggvatado, sed la marĉaj ŝternoj (Chlidonias) plukas insektojn el la akvosurfaco. Ŝternoj ŝvebas nur malofte ; kelkaj specioj, ĉefe la Fulga ŝterno, flugas alte super la maro. Escepte pro banado, ili malofte naĝas, spite havi retajn piedojn.
Ŝternoj estas ĝenerale longvivuloj, kun kelkaj specioj pri kio oni scias lastatempe, ke vivas ĝis 25-30 jaroj.
Lastatempaj pristudoj (Thomas et al., 2004) pri parto de la sekvenco DNA trovis parencan rilaton inter ŝternoj kaj la Thinocorus, kelkaj specioj de mutaciintaj vadbirdoj. Tio kontraŭas aliajn molekulajn kaj morfologiajn studadojn (vidu Paton kaj Baker, 2006) kaj plej bone oni interpretu ilin kiel pruvon de eksterordinara kvanto de molekula konverĝa evoluado inter ŝternoj kaj tiuj vadbirdoj aŭ kiel retenon de malnova genotipo.
Laŭ la pristudoj de mitokondria DNA kaj revizio de Bridge et al (2005), la genroj kaj specioj de ŝternoj estas la subaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.