1,4-Butanoduolo
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
1,4-Butanoduolo aŭ BDO estas kemia organika komponaĵo apartenanta al la familio de la alkoholoj kun du hidroksiloj en la finaĵoj de la molekulo. Ĝi estas viskoza senkolora likvaĵo, travidebla kaj higroskopa, tute solvebla en akvo, kaj unu el la kvar stabilaj izomeroj de la butanoduolo. Butanoduolo kaj ĝiaj derivaĵoj estas vaste uzataj en la produktado de plastoj, solvantoj, porelektronikaj kemiaĵoj kaj elastaj fibroj.
1,4-Butanoduolo | |||
Plata kemia strukturo de la 1,4-Butanoduolo | |||
Tridimensia strukturo de la 1,4-Butanoduolo | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 110-63-4 | ||
ChemSpider kodo | 13835209 | ||
PubChem-kodo | 8064 | ||
Merck Index | 15,1518 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | Senkolora vikozeca higroskopa likvaĵo | ||
Molmaso | 90.12 g·mol−1 | ||
Denseco | 1.0171 g cm−3 | ||
Fandpunkto | 20.1 °C | ||
Bolpunkto | 235 °C | ||
Refrakta indico | 1,4460 | ||
Ekflama temperaturo | 121 °C | ||
Memsparka temperaturo | 350 °C | ||
Acideco (pKa) | 14.5 (at 25 °C)[1] | ||
Solvebleco | Akvo:Tute miksebla | ||
Mortiga dozo (LD50) | 1370 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R22 R67 | ||
Sekureco | S23 S36 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H336 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P270, P271, P301+312, P304+340, P312, P330, P403+233, P405 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
La 1,4-BDO uzatas en ambaŭ malmolaj kaj molaj segmentoj por fabrikado de poliuretanoj, en la malmola segmento kiel ĉenetendilo kaj en la mola segmento en la fabrikado de poliesteraj duoloj, tiaj kiaj adipato de polietileno-glikolo.
Ĝi ankaŭ uzatas en la manufakturado de pluraj esteroj, inkluzive de unumeraj plastigiloj, tia kia la polibutilena tereftalado aŭ PBT, plastoj por inĝenierado kaj glikoloj kun malalta molekulpezo el poliesteroj. 1,4-butanoduolo reakcias kun pluraj dubazaj acidoj, tiaj kiaj adipata acido kaj sebacata acido, uzataj en malmolaj segmentoj por fabrikado de poliuretanoj.