From Wikipedia, the free encyclopedia
Abatejo Westminster (angle Westminster Abbey, oficiale angle The Collegiate Church of St Peter, Westminster) estas preĝejo en Londono. Tradicie britaj reĝoj estas kronitaj kaj entombigitaj ĉi tie. La preĝejo de la abatejo St. Peter, Westminster apartenas al la eklezio de Anglio, sed pro sia funkcio ĝi dependas de neniu diocezo, sed estas memstara preĝejo ("royal peculiar") de la brita monarkio.
Abatejo Westminster | ||
Ĉefa enirejo de la abatejo Westminster Abbey, dekstre en la fono la turo Viktoria | ||
anglikana katedralo • Royal Peculiar • vidindaĵo • abbey church • anglikana kirko • Kolegiata preĝejo | ||
---|---|---|
Bazaj informoj | ||
Loko | Londono | |
Geografia situo | 51° 29′ 58″ N, 0° 7′ 39″ U (mapo)51.499444444444-0.1275 | |
Religia aliĝo | Anglikanismo | |
Ŝtato | Anglio | |
Jaro de konsekro | 28-an de decembro 1065 | |
Religia statuso | preĝejo | |
TTT paĝaro | Ttt-ejo de la abatejo Westminster | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektura tipo | katedralo | |
Arkitektura stilo | gotika arkitekturo | |
Karakterizaĵoj | ||
Monda heredaĵo | ||
Westminster Abbey vidita el Dean's Yard | ||
Lando | Anglio | |
Tipo | kultura heredaĵo | |
Kriterioj | i, ii, iv | |
Fonto | 426 | |
Regiono** | Eŭropo | |
Geografia situo | 51° 29′ 58″ N, 0° 7′ 39″ U (mapo)51.499444444444-0.1275 | |
Registra historio | ||
Registrado | 1987 (11-a sesio) | |
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||
En la orienta parto troviĝas la granda trinava kapelo de Henriko la 7-a. Rimarkinde estas ĉefe la plafono. Je la fino de la kapelo troviĝas en marmora ĉerko la ostoj de Henriko la 7-a kaj de ties edzino Elizabeta de Jorko. En la maldekstra flanka navo estas la ĉerko de Elizabeto la 1-a kaj Maria la 1-a, en la dekstra flanka navo tiu de la kontraŭulino de Elizabeto, la skota reĝino Maria Stuart.
La jenaj famuloj estis entombigitaj en Westminster Abbey:
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Londonon kun tri grandaj vidindaĵoj nome la Londona Fortreso, la Ponto de la Ĉefturo kaj la Vestminstera Abatejo:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.