Rudyard Kipling

From Wikipedia, the free encyclopedia

Rudyard Kipling
Remove ads

Rudyard KIPLING [REDjerd KIPling] (naskiĝis la 30-an de decembro 1865 en Bombajo, Barato; mortis la 18-an de januaro 1936 en London) estis brita aŭtoro de poezio kaj prozo, gajninto de la Premio Nobel de Literaturo en 1907.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

Li verkis multe por infanoj, sed liaj verkoj estas poezie tiel fortaj, ke ilin legas ankaŭ plenkreskuloj. Lia plej fama figuro estas Moŭgli, knabo edukita de lupoj, do parenco de Tarzano edukita de goriloj (verkis Edgar Rice Burroughs).

Remove ads

Stilo

La rakontoj de Kipling akiris popularecon danke al lia eksterordinara kapablo kiel natura rakontanto. Karakteriza por liaj rakontoj estas la romantika aŭro de liaj ĉefroluloj kaj la aventuraj rakontoj, kiuj okazas en ekzotaj landoj por la okcidenta leganto. En siaj infanaj rakontoj, kiuj tre sukcesis kaj ankoraŭ sukcesas, Kipling montras simpation al la mondo de infanoj kaj samtempe satiran aliron al la mondo de plenkreskuloj. Kipling estis pioniro en portretado de bestoj kiel roluloj en porinfana literaturo.

La poezio de Kipling, kiu havis ordan rimon, eble perdis sian belecon en la okuloj de literaturrecenzistoj kaj poeziemuloj, sed restis tre populara ĝis hodiaŭ inter la ĝenerala publiko. La kanto "Se" (esperanta) estas aparte konata, kiun la ĝenerala angla publiko elektis en 1995 kiel la plej konata kaj plej amata kanto en la angla lingvo.

Remove ads

Verkoj

  • The Light that Failed (1890)
  • The Barrackroom Ballads (1892)
  • The Seven Seas (1892)
  • The Jungle Book (1894)
  • The Second Jungle Book (1895)
  • Captains Courageous (1897)
  • Kim (1901)
  • Just So Stories for Little Children (1902)
  • Puck of Pook Hill (1906)
  • Rewards and Fairies (1910)

En Esperanto aperis

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads