Adli Mansur
From Wikipedia, the free encyclopedia
Adli Mahmud Mansur (arabe عدلى محمود منصور [ˈʕædli mæħˈmuːd mɑnˈsˤuːɾ]; 23a de Decembro 1945)[1][2] estas egipta juĝisto kaj politikisto kiu servis kiel Prezidento (aŭ Ĉefa Justicisto) de la Suprema Konstitucia Tribunalo de Egiptio.[3] Li servis ankaŭ kiel provizora Prezidento de Egiptio el la 4a de Julio 2013 ĝis la 8a de Junio 2014 sekve de la Egiptia puĉo de 2013 fare de militistoj kiuj elpostenigis Prezidenton Mohamed Morsi. Kelkaj nereligiaj kaj religiaj figuroj, kiel la Granda Imamo de al-Azhar (Ahmed el-Tajeb), la papo de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio (Teodoro la 2-a), kaj Mohamed ElBaradei subtenis la puĉon kontraŭ la Prezidento Morsi kaj la militistaro nomumis Mansor provizora prezidento ĝis balotado okazu.[4][5][6] Morsi malakceptis agnoski sian elpostenigon kiel valida kaj pluigis subtenon, ke nur li povas estis konsiderata legitima Prezidento de Egiptio.[7] Mansur ĵuris antaŭ la Suprema Konstitucia Tribunalo de Egiptio la 4an de Julio 2013.[8]
Adli Mansur | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
عدلي منصور | |||||
Naskiĝo | 23-an de decembro 1945 (1945-12-23) (78-jaraĝa) en Kairo | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Lingvoj | araba • egipt-araba vd | ||||
Loĝloko | Heliopolis Palace vd | ||||
Ŝtataneco | Egiptio vd | ||||
Alma mater | Nacia Lernejo pri Administrado (1975–1977) Faculty of Law Cairo University (en) - juro (1968–1970) Universitato de Kairo (–1970) vd | ||||
Partio | sen valoro vd | ||||
Subskribo | |||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | magistrato politikisto juĝisto advokato vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||