From Wikipedia, the free encyclopedia
Adrienne Bolland, naskiĝinta la 25-an de novembro 1895 en Arcueil en departemento Val-de-Marne, mortinta la 18-an de marto 1975 en Parizo, estis franca aviadistino.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Adrienne Bolland (Tramtransporto en Parizo). |
Adrienne Bolland | |
---|---|
Adrienne Bolland en 1921 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Adrienne Armande Pauline Bolland |
Naskiĝo | 25-an de novembro 1895 en Arcueil |
Morto | 18-an de marto 1975 (79-jaraĝa) en 16-a arondismento de Parizo |
Tombo | Donnery |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Henri Boland (en) |
Okupo | |
Okupo | piloto |
Ŝi estis la plej juna el ses infanoj en sia familio. Ŝi ricevis sian pilot-diplomon la 26-an de januaro 1920 kaj poste atingis serion da sukcesoj :
Alveninte per ŝipo en Bonaeron en januaro 1921 kun sia mekanikisto Duperrier, ŝi vane atendis pli efikan aviadilon promesitan de unu el la fratoj Caudron. Do ŝi decidis flugi per sia Caudron G3, kiu kapablis atingi nur la altitudon de 4200 metroj. Laŭ sia posta intervjuo al la gazeto « Icare » ŝi estis tro maldike vestita kaj tre suferis pro malvarmeco dum la transflugo. Ekfluginte de Mendoza en Argentino, ŝi flugis ĝis la altitudo de 4500 metroj, malfermante novan flugvojon. Post 3 horoj kaj 15 minutoj, ŝi surteriĝis en Santiago de Chile en Ĉilio. Ŝi estis triumfe akceptita de la ĉiliaj aŭtoritatuloj. Sed ne ĉeestis la franca ambasadoro, kiu pro la dato de 1-a de aprilo, opiniante ke temis pri ŝerco, ne venis al la flughaveno. [1]
Ekde 1920 kun kunteamanoj, ŝi faris seriojn da flugprezentadoj ĉie en Francio. La vivkondiĉoj estis malfacilaj. Por allogi la spektantojn, okazis flugbaptoj, aerobatikoj, kaj saltoj de paraŝutistoj. En 1930 je mitingo en Nico, ŝi konatiĝis kun alia piloto Ernest Vinchon, kun kiu ŝi edziniĝis. De tiam ili kunlaboris.
En 1934, ŝi engaĝiĝis kun aliaj aviadistinoj Maryse Bastié kaj Hélène Boucher en la feminisman batalon por la voĉdonrajto en la movado iniciatita de Louise Weiss.
Dum la Dua mondmilito sub la germana okupacio ŝi aktive partoprenis en la Rezistado (reto Castille).
Ŝi vivis longtempe en Parizo kaj estis entombigita en la tombejo de Donnery en la departemento Loiret, devena vilaĝo de ŝia familio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.