From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, la alterne edroverticotranĉita kuba kahelaro estas unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco.
Alterne edroverticotranĉita kuba kahelaro | |
Latera krado | |
Speco | Konveksa unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco |
Simbolo de Schläfli | t0,1,3h{4,3,4} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Edroj | Trianguloj {3}, kvadratoj {4}, seslateroj {6}, oklateroj {8} |
Ĉeloj | Senpintigitaj kuboj (3.8.8) grandaj rombokub-okedroj (4.6.8) senpintigitaj kvaredroj (3.6.6) |
Geometria simetria grupo | [4,3,4] |
Propraĵoj | Vertico-transitiva |
La kahelaro estas unu el 28 konveksaj unuformaj kahelaroj de eŭklida 3-spaco.
La kahelaro povas esti farita per alterna edroverticotranĉo de la regula kuba kahelaro. En ĉiu ebeno de ĉiu el 3 familioj de ebenoj de edroj de la fonta kahelaro, la edroj estas alterne tranĉataj en unu direkto perpendikulare al la ebeno kaj en la mala direkto.
Ankaŭ, en lokoj de verticoj de la fonta kahelaro estas farata aldona tranĉo de verticoj.
Dum la operacio, duono de la kuboj, al kiuj estas la tranĉo, iĝas senpintigitajn kubojn. La alia duono de la kuboj iĝas grandajn rombokub-okedrojn. Novaj senpintigitaj kvaredroj aperas en lokoj de verticoj de la fonta kahelaro.
La operacio estas malproksime simila al operacioj de alternado kaj edroverticotranĉo.
Notu, ke ĉi tiu kahelaro ne estas rezulto de edroverticotranĉo de la alternita kuba kahelaro kaj ne estas rezulto de alternado de la edroverticotranĉita kuba kahelaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.