franca ekonomikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Anne Robert Jacques TURGOT, barono de l'Aulne,[1] foje nomita simple Turgot (Parizo, 10a de majo 1727-samloke, 18a de marto 1781) estis franca politikisto kaj ekonomikisto. Partiano de la liberalaj kaj fiziokrataj teorioj de François Quesnay kaj de Vincent de Gournay, estis nomumita ministro "secrétaire d’État" de Ŝiparmeo, kaj poste de financoj de la reĝo Ludoviko la 16-a. Tamen, lia politiko por klopodi malpliigi la longdaŭran nacian ŝuldon kaj por plibonigi la vivnivelon de la popolo ne estis sukcesa, kaj estis nuligita de sia sukcedanto, la barono Jean Clugny de Nuits.
Anne Robert Jacques Turgot | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Anne Robert Jacques Turgot | |||||
Naskiĝo | 10-an de majo 1727 en Parizo | ||||
Morto | 18-an de marto 1781 (53-jaraĝa) en Parizo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo Gimnazio Louis-le-Grand vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Michel-Étienne Turgot (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto Enciklopediisto verkisto tradukisto politikisto filozofo vd | ||||
Laborkampo | Ekonomiko vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1753, li tradukis Questions sur le commerce de la angla Josiah Tucker, kaj redaktis siajn Lettres sur la tolérance, kaj broŝuron, Le Conciliateur, defendanta la religian toleron. Inter 1755 laj 1756, li komponis diversajn artikolojn por la Encyclopédie, kaj inter 1757 kaj 1760, artikolon pri la monervaloroj Valeurs des monnaies, probable por la Dictionnaire du commerce de la abato Morellet. En 1759, aperis lia Éloge de Gournay.
En 1769, li verkis sian Mémoire sur les prêts à intérêt, pro okazo de la krizo okazigita de financa skandalo en Angulemo. Por li, la afero de prunto devas esti traktata science, kaj ne nur el vidpunkto de la moralo aŭ la religio, devena el skolastiko kaj malakceptanta la profiton.[2]
Dum sia intendanteco en Limoĝo, aperis la Mémoire sur les mines et carrières kaj Mémoire sur la marque des fers, per kiuj li protestas kontraŭ la normoj de interveno de la ŝtato, kaj defendas la liberan konkurencon. Same li kuraĝigis la agrikulturon kaj la lokajn industriojn, kiel la fabrikoj de porcelano.
Dum la malsatego de 1770-1771, li postulis el la terposedantoj la devigon helpi la malriĉulojn kaj partikulare siajn laboristojn, kaj organizis en la atelieroj de la provinco karitatejojn por havigi laboron al tiuj kapablaj labori, kaj helpon al la malsanuloj. Paralele, li kondamnis la karitaton nediskriminacian. Turgot faris la pastrojn agentoj de liaj karitatoj kaj reformoj. En 1770 li verkis siajn famajn Lettres sur la liberté du commerce des grains (Leteroj pri la libero por grenkomerco) al la ĝenerala kontrolisto de financoj, nome abato Terray. En 1766, li redaktis Éphémérides du citoyen, kio aperis en 1769-1770 en la gazeto de Dupont de Nemours, kaj estis publikita aparte en 1776. Dupont, tamen, ŝanĝis la tekston por kongruigi ĝin plie kun la doktrino de Quesnay, kio malvarmigis siajn rilatojn kun Turgot.
Post skizi la originon de la komerco, Turgot disvolvigis la teorion de Quesnay laŭ kiu la grundo estas la nura riĉofonto, kaj dividas la socion en tri klasojn, nome kultivistoj, dungitoj aŭ metiistoj kaj posedantoj. Post studi la evoluon de la diversaj sistemoj de kultivo, de la naturo de la ŝanĝiĝoj kaj de la negocado, de la mono, kaj de la funkcio de la kapitalo, li elektis la teorion de la «nura imposto», laŭ kiu nur la produkto de la tero estu impostigita. Sekve, li petis la totalan liberon de komerco kaj de industrio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.