Armena reĝlando en Kilikio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Armena reĝlando en Kilikio (konata ankaŭ kiel Malgranda Armenio aŭ Nova Armenio[1]; armene Կիլիկիոյ Հայկական Թագաւորութիւն; Armena reĝlando en Kilikio ne devas esti intermiksata kun la antikva Armena Reĝlando) estis mezepoka ŝtato fondita fare de armenaj fuĝintoj, kiuj elmigris en Kilikion antaŭ selĝuka invado sur Kaŭkazio[2]. La ŝtato etendiĝis en Aleksandreta golfo en Mediteraneo, en la hodiaŭa Turkio. La reĝlando estis sendependa proksimume en la jaroj 1078 - 1375.
Armena reĝlando en Kilikio | |||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||
historia lando • suverena ŝtato | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Nacia konsisto: |
|||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
Estiĝo: |
1078 (pro memstariĝo de armeoj de la bizanca superregado) | ||||||||||||
Pereo: |
1375 (Mamelukoj konkeris la ĉefurbon Sis) | ||||||||||||
| |||||||||||||
La reĝlando en Kilikio naskiĝis el armena princlando fondita en la jaro 1080[3] fare de Rubenida Dinastio, la apuda branĉo de Bagratida dinastio, kiu regis en Armenio kaj Kartvelio. La unua ĉefurbo de la kilikia reĝlando estis Tarsus sed poste estis Siso, la hodiaŭa turka urbo Kozan. Dum la krucmilitoj la armenoj estis proksimaj aliancanoj de eŭropaj krucistoj kaj ili mem nomiĝis ŝirmejo de la kristanismo en la oriento. Kilikio ekde la tempo, kiam la armenoj estis sub fremda regado, servis kiel centro de la armena kulturo kaj naciismo.
Armena reĝlando en Kilikio priregis grandajn urbojn kaj burgojn, ekz. havenon Korikos, Partzerpert, Vlaha (la hodiaŭa Feke), Hromgla, Tarsus, Anazarbe, Til Hamdun, Mamistra (la hodiaŭa Misis), Adana kaj havenon Aias.
La komercaj kaj militistaj interŝanĝoj kun la eŭropanoj alportis okcidentajn influojn al la armena kilikia socio. Multaj trajtoj de la okcidenteŭropa vivo estis adoptitaj de la nobelaro, inkluzive de la kavalireco, vestmaniero, uzo de francaj nomoj, nobelaj titoloj kaj lingvo. Pli ol tio, ĝi adoptis la eŭropan feŭdismon kaj anstataŭis la tradician sistemon de "naĥararo". La eŭropaj krucistoj ankaŭ konatiĝis kun armenaj tradicioj kaj konstrumaneroj, ĉefe de kasteloj kaj preĝejoj, kiujn ili poste portis en Eŭropon. Armena Kilikio ekonomie prosperis danke al la haveno de Ayas funkciante kiel centro por la komerco de Oriento al Okcidento.