From Wikipedia, the free encyclopedia
Arnoldo (aŭ Arnaldo) de Vilanova (Valencio – Hispanio), verkisto en kataluna lingvo, estis granda kaj fama medicinisto, klerega laŭ diversaj sciencoj, instiganto pri medicinaj esploroj kaj kuracisto de papoj kaj princoj, krom prialkemia verkisto inter la 13-a kaj de 14-a jarcentoj.
Arnoldo de Vilanova | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1240 en Grau (Valencia), Reĝlando de Valencio | |
Morto | 30-an de novembro 1310 (70-jaraĝa) en Ĝenovo | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | mezepoka kataluna lingvo • Mezepoka latino • latina vd | |
Ŝtataneco | Kronlando de Aragono vd | |
Alma mater | Universitato de Montpellier vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo diplomato kuracisto filozofo alkemiisto vd | |
Laborkampo | Medicino, diplomatio, filozofio de Mezepoko kaj alkemio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Regimen sanitatis ad regem Aragonum vd | |
Filozofo | ||
Ĉefaj interesoj | Medicino - Alĥemio | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lia vivo estas ankoraŭ iom ĉirkaŭita de mistero malsame ol liaj verkoj kaj sciencvidpunktoj.
Li naskiĝis en 1240 najbare de Valencio, en Vilanova del Grau.[1]
Arnoldo askete malŝatis la mondon kaj malriĉe survestiĝis kaj rajdadis surdorse de azeno, li neniam volis edziĝi kaj havis nek hejmon nek stabilan gastejon: li fakte adheris al la rigida frakcio de la Tria Franciskana Ordeno. Li distingiĝis pro la granda zorgo inviti homojn al dia servo.
Li vivis je la tempoj de reĝo Jakobo la 2-a de Aragono, ĉe kies frato, reĝo de Sicilio, Arnoldo estis komisiitaj instrui la artojn de la nekromancio (tamen ne klaras pri kia aspekto de tiu “arto” temis). Li perfektigis siajn studojn pri medicino en Montpellier kie jam ekuzadis sekcadon de la homaj korpoj: samspecajn studojn li daŭrigis en Parizo kie 1270 diplomiĝis. En tiu universitato li povis ankaŭ frekventi la kursojn de Alberto la Granda, kiuj naskis en lin intereson, aŭ plian intereson, por alkemio.
Sekve, kaj ĉiam por la sama celo (nome perfektigi sian medicinan kompetenton kaj ĝin ankaŭ praktiki), vojaĝis kaj vizitis diversajn italajn universitatojn, inter kiuj tiujn de Bolonjo, Florenco, Perugia kaj Romo. Li atingis ankaŭ Napolon kaj Salernon, vizitante la Salernan Medicinan Skolon, kie jam oni redaktis la famegan "Salernan Porsanan Reĝimon", nome la plej konsultita pro medicinaj tekstoj de Mezepoko pri kiu Arnoldo verkis ankaŭ komenton..[2] Reveninte al Francio, li praktikis sian profesion diversloke daŭre hejmiĝante en Parizo. Ĉi tie li havis okazon renkontiĝi kun Ramon Lullo, estonta granda alkemiisto, kiu fariĝis lia disĉiplo.
Vizitinte diversajn urbojn de la iberia duoninsulo, li gastis ĉe Petro la Granda, en Barcelono, Valencio, Taragono kaj Madrido. Li ne forgesis aliri en Toledon, urbo kiu tiuepoke estis elstara rendevuejo de hermetistoj alvenantaj el la tuta Eŭropo.
En Barcelono li alfrontis lernocele la araban kaj hebrean lingvojn (lia majstro pri la hebrea estis la dominikana Ramon Martí) por penetri ĉiam pli religion kaj politikon. En 1386 Arnoldo ekinstruis en la Studium de Barcelono kaj samtempe kompilis la verkojn eskatologifonajn.
Li fariĝis medicinisto de la kortego de Jakobo la 2-a, filo de la Petro la Granda, influante ankaŭ decidojn pri politikoj koncernantaj lia regno kaj ties rilatojn kun Francio kaj Italio.
Ambasadore sendita en 1301 de Jakobo la 2-a al Filipo la 4-a de Francio, Arnoldo estis arestita ĵus alveninta al Parizo, pro teologiaj asertoj, ĉerpitaj el siaj verkoj, odorantaj je herezo. Apelaciinte al la sama reĝo kaj al papo Bonifaco la 8-a, li estis liberigita kaj obtenis permeson forlasi Francion.
Alveninte en Italion, li sukcesis ŝatiĝi kiel medicinisto ĉe la papo (al kiu aplikis siajn kuracajn sistemojn kontraŭ Nefrotiliazo) kiu sin montris al li multe tolera, Tamen, spite la papajn simpatiojn, li suferis kondamnojn kaj karceron en Romo kaj en Perugia.
Rifuĝinte al Sicilio, ĉe la kortego de aragona Frederiko la 2-a, Arnoldo verkis broŝureton De Cymbalis Ecclesiae (Pri la cimbaloj de la Eklezio), kie li konfesas sian katolikan kredon kaj obeon al la papo.[3]
Liaj rilatoj kun la Petra Sidejo pliboniĝis kun la sekvanto de Bonifaco la 8-a, Benedikto la 11-a, kiu estis papo ekde 1303 ĝis 1304, kaj kun la sekvanto de tiu ĉi, nome Klemento la 5-a, elektita en 1305 laŭinflue de la franca reĝo.[4]
En 1305 la kataluna inkvizicio malpermesis la librojn de Arnoldo, kiuj etendiĝis el Medicino kaj Astrologio, el Teologio al Alkemio ktp, en kiuj, per apokalipsa spirito, la aŭtoro antaŭvidis, dum la duono de kuranta jarcento, la finiĝon de unu epoko kaj la alvenon de la Antikristo.
Arnoldo estis invitita ekspliki siajn doktrinojn antaŭ la Kardinala Kolegio, kuniĝinta en Avinjono. En tiu okazo li atakis la terajn regnojn definitive rompante kun la aragona reĝo Jakobo la 2-a, kies medicinisto kaj konsilisto li estis.
Vaporiginte sian teologiajn doktrinojn, li daŭrigis ĝui la estimon de la papo Klemento la 5-a kaj estis promociita responsulo de la reordigenda medicina studumo de Monpellier. Ĉi tie, en 1309, laŭ la programo sankciita per buleo de papo Klemento, li metis la bazojn por transformi la studumon al universitato: en ĝi li kompilis diversajn primedicinajn tekstojn fariĝinte fama pro siaj polemikoj kontraŭ la medicinoj araba kaj galena kaj oponante la librojn al la sperto.
Li plue vojaĝis al Sicilio kaj denove gastis ĉe la kortego de Federiko la 2-a, eble li atingis ankaŭ Afrikon. Komisiite de reĝo Federiko li entreprenis vojaĝon al Parizo kaj Avinjono kaj ĉe aliaj kapitaloj kun delikataj taskoj ĉe ŝtatestroj. Kaj okazis ĝuste dum unu el tiuj vojaĝoj ke Arnoldo mortis, en maro najbare de Ĝenova, en la jaro 1313. Post lia morto, liaj libroj trafis kreskantajn kritikojn kaj la taragona Inkvizicio ilin konfiskis kaj bruligis.
Tamen liaj verkoj preskaŭ ĉiuj konserviĝis. El tiuj jen iuj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.