Giganta bekobaleno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gigantaj bekobalenoj estas du specioj de bekobalenoj en la genro Berardius: la Arnuksa bekobaleno (Berardius arnuxii) en malvarmaj akvoj de Suda Hemisfero, kaj la Bairda bekobaleno (Berardius bairdii) en malvarm-moderaj akvoj de la Norda Pacifiko. Ebla nenomita tria specio estis priskribita en 2016. Ili estas la plej grandaj balenoj kiuj apartenas al la familio de Zifiedoj. Ĉirkaŭkalkuloj de vivodaŭro, baze sur orelvaksaj montroj, indikas, ke tiuj balenoj povas vivi ĝis 85 jaroj.[1] Ili estas foje referencata kiel "kvar-dentaj balenoj" aŭ "gigantaj bekobalenoj", sed estas plej ofte konata pere de sia genronomo, Berardius. La Arnuksa kaj la Bairda bekobalenoj estas tiom similaj ke esploristoj debatis sendepende de tio, ĉu temas pri simple du populacioj de la sama specio. Tamen, genetika pruvaro kaj ilia ampleksa geografia separado kondukis ilin esti klasita kiel apartaj specioj.
Gigantaj bekobalenoj | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bairda bekobaleno, Berardius bairdii | ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Vivteritorio de la subspecio bekbaleno de Arnoux | ||||||||||||||||||
Vivteritorio de la subspecio bekbaleno de Baird | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||